Esperanta Civito

Ekis la tria senata mandato

Per la unua sesio de la Senato de la Esperanta Civito, sub la prezido de la nova Konsulo, Marie-France Conde Rey, ekis hodiaŭ en Loklo la tria mandato de nia leĝodona instanco kun proporcia reprezento.

Unuan fojon en la historio de nia lingvokomunumo gravan supernacian subjekton prezidas virino: nek la Akademio de Esperanto (fondita en 1905), nek Universala Esperanto-Asocio (1908-1947), nek Internacia Esperanto-Ligo (1936 ĝis nun, rebaptita kiel UEA en 1948), nek Sennacieca Asocio Tutmonda estis iam prezidataj de virinoj.

En la fakaj asocioj oni povas trovi escepton: unuafoje en TEJO, kun Flora Szabó Felsö (1973) -- sed TEJO ne estis (nek estas) jure sendependa. Do finfine grava breĉo en la masklismo kiu karakterizas Esperantion: sufiĉas rigardi la konsiston de la Akademio, tiun de la Komitato kaj Estraro de UEA, la kvanton da virinoj en la burokrata aparato de UEA, la konsiston de la Plenum-Komitato de SAT.

En sia enkonduka parolado al la Senato la nova Konsulino (kiu daŭre prezidas Feminisman Esperantan Movadon) diplomatie apenaŭ aludis al ĉi tiu virina venko: ŝi preferis retrospektivi pri la atingoj de la Kapitulo dum la antaŭa mandato, kaj skizi gvidlinion por la nova.

Ankaŭ la nova Kapitulo, kiun la Senato tuj ratifis, montras la gravecon de la virinoj en la nova Esperantio, kun kvar membroj el naŭ, sed inkluzive de la plej grava, la Konsulino.

Post la ceremonio de la ĵuro pri lojaleco al la Konstitucio fare de la gesenatanoj (kiun karakterizas la laŭtlego de aforismo individue elektita, simbole pri la unuopa engaĝo), okazis intervenoj de diversaj parlamentanoj.

Sen. Joël Batila kortuŝe dankis pro la apogo de la esperanta al la kabinda popolo. Sen. Giorgio Silfer skizis la celojn de sia engaĝo kiel vickonsulo pri financoj. Sen. Marco Cattaneo komentariis la sintenon de Esperanto Radikala Asocio, kiu unuafoje alsalutis la Senaton. Vickonsulo Trifonĉovski emfazis la enhavon de sia mandato pri kulturo.

Post la interveno de sen. Cattaneo, kolego demandis pri la dua asocio rilata kaj al esperanto kaj al la radikala partio (societo Nitobe) kaj ricevis kontentigan respondon.

Fine de la sesio, la Konsulino kunvokis kaj la Senaton kaj la Forumon al Malago, 12-14 oktobro 2012.

[HeKo 504 2-C, 16 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2119 s s 
  Total: 0.2254 s s