Esperanta Civito

La interveno de sen. Batila en Loklo

Estimata Konsulino,
La granda verkisto Jules Verne de tempo al tempo estis profeto. Unu profetaĵo situas en la romano "Voyage d'étude". Li skribis pri lando en Afriko proksima al la rivero Kongo. En la lando oni parolas esperanton. Mi venas de tiu lando, kies nomo estas Kabindo. Mi estas la kanceliero de la Kabinda Respubliko.

La Ĉarto de Kabindo estas profunde inspirita de la Konstitucio de la Esperanta Civito. Esperantio donis al ni la ideon krei subjekton de internacia juro, bazitan parte sur la diasporo parte sur la popolo vivanta en Kabindo.

La lingvo de Kabindo nomiĝas Fjote. Ĝi estas bantua, simila al tiu parolata en Kongo-Brazavilo. Fjote ne havas ankoraŭ difinitan gramatikon. Ni decidis adopti la esperantan alfabeton, kaj esperanto estos uzata ankaŭ en la administrado.

Mi havis la honoron renkonti profesoron Giorgio Silfer kadre de UNPO, la Organizo de la Popoloj ne Reprezentitaj. Ni estas amikoj kaj laboras paralele por niaj popoloj.

Estas grave ke Kabindo trovis Esperantion, ĉar nacia revolucio estas vana se la horizonto ne iras trans la nacia barilo.

Dankon pro via akcepto. Vivu Kabindo! Vivu la Esperanta Civito!

* * *

Sen. Joël Batila elektis, okaze de sia ĵuro pri lojaleco al la Civita Konstitucio, ĉi tiun frazon de Gandhi: "La grandeco de homo dependas de lia kapablo pardoni".

[HeKo 504 3-C, 16 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0587 s s