La interveno de sen. Rooke en Loklo
Estimataj konsulo, gesenatanoj , ĉeestantoj,
La nova parlamenta mandato hodiaŭ komenciĝas. Kiel ĉefkanditato de ruĝa listo mi salutas vin, ne kiel verdano aŭ blankano, sed mi salutas vin kiel homo kun ruĝa sango.
La koloro, kiu simbolas la laboristaron. Ĝia historia misio nomiĝas socialismo. Al ĝi nia grupo celas. Kiel jam ekde la unua ĵuro en tiu ĉi solena salono okazinta, mi ripetas la saman frazon de Karlo Marks, legeblan sur lia epitafo:
"La filozofoj nur malsame interpretas la mondon, sed necesas ŝanĝi ĝin."
Mi tre dankas vian atenton!
Dieter Rooke, senatano de ruĝa grupo
[HeKo 504 4-C, 17 apr 12]