Esperanta Civito

UEA insistas pri la oportuneco de Babelo

Daŭris multe pli ol esperite la preparo de la "strategia vizio" por Universala Esperanto-Asocio, fare de komisiono Fettes. Pro tioma malfruo ne mankis polemikaj sinesprimoj en la Komitato de la asocio. En dato 29 marto 2012 fine la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, estrata de Mark Fettes, dissendis sian raporton, titolitan "Strategia vizio de UEA". La raporton aprobis la tuta komisiono, kun sindeteno de Osmo Buller.

"La raporto resumas la konkludojn de la diskutoj en la Komisiono dum la pasintaj jaro kaj duono" komentarias Mark Fettes. "Kiel la raporto mem klarigas, tiu ĉi dokumento ne estas jam propono de nova strategia laborplano. Ĝi tamen skizas la ĉefajn trajtojn kaj kernajn agadkampojn de tia laborplano, kaj do kreas fundamenton por la posta pli detala laboro. Dissendante la raporton nun al la Estraro kaj Komitato, ni esperas veki diskuton kaj ricevi pripensitajn reagojn."

Tial ke la komisionon estris la verkinto de la Manifesto de Prago (praktike altrudita al la UEA-Komitato en 1996), estis neeviteble, ke tiu dokumento restu inspira por la "strategia vizio". Konsekvence, la nova propono konfirmas la novan direkton de UEA konsideri la konfuzon de Babelo ne kiel malbenon, sed kiel feliĉon. Tio lasas nesolvita la paradokson, ke movado por "lingva demokratio", "lingva diverseco", "multlingvismo" kaj simile enhavas en sia fora horizonto mondon kie esperanto estu la lingvo de universala komunikado. Tial UEA estas proponanta al la mondo, por solvi la lingvan problemon, samtempe malbabelon kaj babelon.

La paradokson akrigas la bezono serĉi taktikajn partnerojn por realigi tiun "strategian vizion", specife en la ekologia kulturo. Parto de la gvidantoj (certe prezidanto Probal Daŝgupta mem, eventuale Renato Corsetti kaj la kultantoj de la "ŝtona lingvo") kontraŭproponas taktikan aliancon kun ĉiaspecaj lingvoplanistoj.

Oni restas kun la impreso, ke neniu en UEA klare orientiĝas pri kio estas efektive la nuna Esperantio. La "strategia vizio de UEA" aspektas ankrita al la finvenkisma formulo "Kio ni devus esti", anstataŭ la raŭmisma "Kio ni reale estas". Tio, trans la menciita paradokso, estas ĝia ĉefa limo.

[HeKo 504 7-A, 20 apr 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0562 s s