Esperanta Civito

Iu fiaskas libere, alia (figo)folie

La plej amata ĉevaleto (ho, povra poneo!) de s-ro Kalle Kniivilä estas raporti pri ĉies fiaskoj kaj paneoj. Escepte de tiuj el la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio.

Tipa ekzemplo estas la laboro de Flávio Rebello, kiu en Brazilo lanĉis la portalon "Ĝangalo" kaj poste la unuan interretan televizion. "Libera Folio" aplikis al li la agresan skemon, kiun ĝi uzas en tiaj kazoj. Ĝi kombinas falsan ekvilibron, per pseŭdointervjuo kun la koncernato, al (ne)rekta akuzado pri trompo kaj ŝtelo, pasante tra dubigo pri la kvalito de la servo. Sufiĉas relegi atente la koncernajn artikolojn, por retrovi la saman kampanjon kontraŭ Kosmo kaj specife Francesco Maurelli.

Se Kalle Kniivilä dediĉus la saman atenton al ĉiuj, li prezentus simptomojn de patologio, sed li estus ankoraŭ difinebla kiel "honesta" skandalgazetisto, ĉar li ŝparus neniun kaj nenion. Male, li zorge evitas eĉ minimuman kritikon pri la reĝimo nun establita en Roterdamo. Per tio, li iĝas malhonesta skandalgazetisto, libera ĉe unuj, sed (figo)folio ĉe alia.

Ne por ripari la mankojn de Karleto Kiunivela, sed por iomete ekvilibrigi la informadon en Esperantio, ni menciu unu fiaskon pri kiu LibFol obstine silentas: la filmĵurnalo "UEA viva". Osmo Buller, tiam nur direktoro (hodiaŭ ankaŭ ĝenerala), lanĉis ĝin precize antaŭ tri jaroj, kiel avangardan amasmedian komunikilon. Estis anoncite, ke la dekminuta filmĵurnalo aperos almenaŭ ĉiumonate (sed prefere ĉiun duonan monaton). Dum tri jaroj aperis entute nur naŭ numeroj, el kiuj la lasta antaŭ tuta jaro, en majo 2011.

Pri la kvalito de la filmĵurnalo (ĵurnalo, cetere, estas ĉiutaga!) ne indas multe paroli. Sed se ĝi havis siajn kostojn (tempe kaj honorarie), kiel normale, ni povus transiri al la tria nivelo de Kiunivela, kaj insinui pri ŝtelo.

Male ol Kalle Kniivilä, ni ne ĝojas pri alies fiaskoj, kaj ni ne inklinas paroli pri fiaskoj. Kiel diras latina proverbo: "Feci quod potui, faciant meliora impotentes" (krom eraro en la parkera citaĵo). Kaj rilate al tiu bulleraĵo: "requiescat in pace, amen".

[HeKo 506 4-A, 17 maj 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0574 s s