Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Lingvo 2012

Hodiaŭ ni memoras la 125an datrevenon de la livero de la Unua Libro al la cara cenzuro, nome la oficialan naskoakton de "Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto". Prave la Konstitucio de la Esperanta Civito elektis la Duan de Junio kiel Tagon de la Esperanta Lingvo, kaj pro feliĉa malhazardo ĝi koincidas kun la dato de promulgado de la Konstitucio mem.

Se ni relegas la enkondukon al la Unua Libro, ni komprenas ke Doktoro Esperanto opiniis la punon de Babelo, nome la lingvan diversecon, kiel unu el la ĉefaj tragedioj de la homaro. Lia Lingvo Internacia celus solvi la problemon de la lingva kaoso kaj, perspektive, la interpopolajn problemojn kuplitajn al ĝi.

En sia plej lasta strategia dokumento (la Fettes-raporto) Universala Esperanto-Asocio predikas precize la malon: la lingva diverseco estus beno, ne malbeno. Sufiĉas mencii ĉi tiujn alineojn:

"Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvaj rajtoj estas respektataj, kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike, kaj pace. Por realigi tiun vizion, ni laboras por: a) konsciigi la mondan publikon pri demandoj de lingva justeco, kaj ilia rilato al aliaj gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj; b) kontribui al la ellaboro de sistemoj kaj al la disvastigo de rimedoj kaj metodoj por lingve justa komunikado; c) kreskigi interkulturan konscion, komprenon, kaj kunlaboron tutmonde."  En posta alineo, la raporto rekomendas la subtenon al la multlingvismo kaj plurlingvismo. La supra fakte originas el la Manifesto de Prago (1996).

La raŭmistoj respektas la intelektan engaĝon kiu kondukis al la Manifesto de Prago, sed samtempe ne akceptas la vizion kaj mision supre priskribitajn. Ili karakterizu UEAn, se la asociaj instancoj tion volas, sed ili ne karakterizas la esperantan popolon.

Tiuj vizio kaj misio plurfoje mencias lingvo(j)n, sed neniel difinas kio estas lingvo. Por la raŭmistoj la difino situas en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, artikolo 7. La lingva justeco, por la raŭmistoj, ne povas eviti la distingon inter lingva komunumo kaj lingva grupo, en kiu lasta situas ankaŭ la esperantistaro.

Konsekvence, por la raŭmistoj esperanto estas ankaŭ la idiomo de specifa lingva grupo; tial ili trovas reduktiva la difinon donitan de la Fettes-raporto: "Por faciligi egalecan kaj inkluzivan komunikadon inter malsamlingvanoj, ni subtenas la disvastigon kaj utiligon de la internacia lingvo Esperanto. Estante kreita por tiu difinita celo, kaj same atingebla kaj lernebla por ĉiuj, ĝi estas laŭ nia sperto plej justa kaj efika lingva rimedo por kunlaboro kaj interkompreniĝo inter homoj de malsamaj kulturoj."

Unuflanke, la raŭmistoj ne konsentas ke esperanto reduktiĝu al vehikla lingvo, kies ĉefa celo estus garantii la multlingvecon, nome la babelan kaoson, se reveni al Zamenhof. Ili ne revas pri UN kun ducent laborlingvoj, aŭ pri Eŭropa Unio kun kvardeko, por komplezi ĉiujn lingvajn minoritatojn.

Aliflanke, la raŭmistoj vidas en esperanto pli ol komunikilon, ili vidas valorigendan identigilon. Tio kondukas al atento pri Esperantio kiel aparta socia subjekto, ne reduktebla al opinimovado.

Ĉu UEA estas perfidanta, aŭ eĉ jam perfidinta, la spiriton de la Unua Libro, tion esploru unuavice ĝia membraro. La Esperanta Civito restas en la sulko de la zamenhofa tradicio (por li principe biblia), kiu vidas en Babelo malbonaĵon. Samtempe ni volas kulturi esperanton kiel identigilon por homaranismo en aktuala versio.

La Tago de la Esperanta Lingvo en 2012 donas al ni la okazon precizigi ĉi tiun diferencon.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 507 8-C, 2 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0712 s s 
  Total: 0.0855 s s