Esperanta Civito

Eŭropa Himno: ĉu parto de nia kulturo?

En 1824 Ludwig van Beethoven finverkis sian Naŭan Simfonion, kies lasta movimento inkluzivas poemon (kun versoj aldonitaj de Betoveno mem) komponitan de Friedrich Schiller dum la antaŭa jarcento: Ode an die Freude / Odo al [la] ĝojo.

Fidelan tradukon al esperanto ni havas danke al Kolomano Kalocsay, kiu perfekte redonas ĝian spiriton de framasona frateco, bizare markretita per kristanaj pardonemo kaj ĝojsento, kun klasikismaj elementoj iom arkadiecaj. Efektive la odo de Schiller ne estas estetike valora poemo, sed ĝi multe plaĉis al Beethoven, pro sia idealisma enhavo.

Eŭropa Unio elektis la arion de Beethoven kiel oficialan himnon, sen teksto: kvankam traduko ekzistas en multaj lingvoj, kaj lertaj versemuloj povus adapti ĝin al multlingva partituro, kiel okazis (en almenaŭ dek du lingvoj) por la himno de Aŭstrio-Hungario (fakte bazita, kun tute aliaj vortoj, sur "Deutschland, Deutschland über alles"...).

En esperanto neniu kantas la Odon al ĝojo laŭ la traduko de Kalocsay, almenaŭ ĝis nun. Pli populara estas la traduko de Eva Farkas-Tátár, malpli fidela ol la kaloĉaja. Lastatempe aperis ankaŭ teksto de Umberto Broccatelli, kiu apenaŭ koincidas kun la originalo. Efektive, la poemo de Schiller ne apartenas al la esperanto-kulturo.

La 1an de aprilo 2012 (tamen ne temas pri ŝerco) Eŭropa Esperanto-Unio lanĉis proponon de civitana iniciato, kun la titolo: "Rekomendu kantadon de la Eŭropa Himno en esperanto [laŭ la Broccatelli-versaro]". Ŝajnas ke EEU iom fuŝis la formuladon de sia propono, ĉar ĝi koliziis kun la efektivaj povoj de la Komisiono (prezidata de s-ro Barroso) proponi leĝan akton. Siavice, en sia rifuzo la Komisiono fuŝe aldonis plian ne formalisman konsideron rilate esperanton, jure superfluan por klarigi la decidon.

Se la Komisiono estus akceptinta la iniciaton de EEU, necesus kolekti milionon da subskriboj; kio donus multe da laboro al eŭropaj aktivuloj kvazaŭ revene al la 1960aj, kiam UEA sub la gvido de Ivo Lapenna lanĉis peticion ĉe Unuiĝintaj Nacioj. EEU (nome: pluraj eŭropaj landaj asocioj) ricevus multe pli da atento ol iu ajn subjekto, rilate la informadon pri nia lingvo. Kaj eble la Himno de Eŭropo fine enirus la esperanto-kulturon.

[HeKo 507 9-A, 3 jun 2012 ]

Komentarias sen. Dieter Rooke, ruĝa grupo:
Leginte la la informon pri la eŭropa himno, mi demandas ĉu vi bv. publikigi la proponon de EEU kaj la rifuzon de Eŭropa Komisiono. Aldone mi starigus la proponon al la nuna ĝenerala sekretario de UN , S-ro Ban Ki Moon, adopti la Esperantan himnon, ĉar tutmonda.

La redakcio respondas:
La petitaj dokumentoj aperos en "Heroldo de Esperanto".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0555 s s