Esperanta Civito

Nia literaturo en Budapeŝta PEN-konferenco

Fine de septembro 2012 la Hungara PEN organizas internacian konferencon, okaze de la 85a datreveno de sia fondiĝo, pri la temo "Literaturo - Lingvo - Nacio".

La temo enfokusiĝas al la aŭtoroj kiuj verkas en alia lingvo ol sia gepatra kaj al la situacio de la minoritataj lingvoj en Eŭropo. Ambaŭ subjektoj plej kongruas kun la rolo de esperanto kiel literatura lingvo, laŭ raŭmisma interpreto.

La esperanto-literaturon reprezentos, per prelego en la franca (deviga diplomatia lingvo, laŭ la Civita konstitucio), sen. Giorgio Silfer, kiu en 1991 fondis la Esperantan PEN kune kun Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Gaston Waringhien.

Dum la konferenco estos liverita la plej grava literatura premio de Hungario, Janus Pannonius.

[HeKo 509 2-B, 15 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0553 s s