Esperanta Civito

Landa asocio ignoras Roterdaman anatemon

Itala E-Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd. ĝoje anoncas ke Eŭropa Unio subtenos E-instruadon en Mazara del Vallo, danke al la programo Grundtvig Asistantado. Esperantisto el Belgio ricevos stipendion por translokiĝi al Mazara kaj kunlabori kun la tieaj agadoj de IEF, en la periodo oktobro 2012 -januaro 2013.

La rilatoj inter Esperanto kaj Mazara del Vallo komenciĝis kiam IEF serĉis lokon por gastigi sian jaran kongreson. Ĝi trovis ne nur tion, sed malferman urbon, kiu tre entuziasme interesiĝis pri la lingvo. Baldaŭ malfermiĝis Centro por Esperanto kaj Interkulturo kaj ekis kursoj en pluraj lernejoj de la urbo. Aldo Grassini, prezidanto de IEF, rakontas: “En la nuna lernojaro, IEF aranĝis kursojn por pli ol 500 homoj, kaj pli da kursoj estas jam planataj por la venonta. Sen la helpo de EU estus vere malfacile mem financi tiun gravegan agadon!”. Ekde januaro 2012, instruis en Mazara Marta Kovacs, Svetlana Smetanina, Szabi Szilva kaj Konstantin Tiĥomirov, al kiuj iras grandega danko.

Grava sukceso ankaŭ por Kosmo, esperantista entrepreno kiu helpis la pretigon de la kandidatiĝpropono. "Ni tre fieras pri tiu ĉi sukceso. Kosmo naskiĝis por helpi la E-movadon, kaj tiu ĉi ekzemplo klare montras ĝian efikon: gravega projekto estis en danĝero pro manko da rimedoj, kaj Kosmo sukcese zorgis tiel ke E-instruisto estu pagita de EU" komentis Sara Spanò, respondeculino pri Italio por Kosmo.

Pluraj eventoj okazos en la venontaj monatoj en Mazara: la kongreso de Esperanto en Italio (kun jam pli ol 300 aliĝintoj) gastigos seminarion subtenitan de EU, kaj profesian trejnkurson pri metodiko oficiale enlistigita en la EU-datumbazo pri trejnkursoj.

Kosmo Strategio Ltd. estas skota esperantista entrepreno, kiu celas helpi la Esperanto-mondon akiri subvenciojn, mastrumi projektojn, plani agadojn. Oficiale registrita en aprilo 2011, ĝi havas kvin kunlaborantojn kaj havas rilatojn kun dekoj da organizoj, universitatoj kaj malgrandaj entreprenoj – ne nur Esperantistaj.

[HeKo 509 5-A, 18 jun 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0584 s s