Esperanta Civito

Komentarie al Ralph Dumain

Releginte du paĝojn el mia "Enkonduko al literatura kritiko", (Someraj Universitataj Kursoj, 1978) Ralph Dumain sin demandas:

"Silfer rekomendas malprovincecigon de t.n. Esperanto-kulturo. Sed, diasporece, li deklaras ke oni eliru la verdan getton por akiri kaj transdoni universalajn valorojn. Evidente li ne konstatas kontraŭdiron inter la malfetiĉigo de Esperanto-kulturo kaj ties refetiĉigo per insisto je statuso de diaspora etna minoritato. Ankaŭ, restas ignorata do mistera la reala rilato inter la fikcia Esperanto-komunumo kaj la intelektula minoritato en ĝi."

Probable s-ro Dumain ne legis tion kion mi verkis en postaj jardekoj, ĉar li trovus respondon al siaj demandoj. Sed se li pli atente legus la cititajn frazojn miajn, li jam orientiĝus pri la opinio mia aparte kaj de la raŭmistoj ĝenerale.

Mi mem skribis pri "du konsekvencaj aplikoj, unuavide inter si konfliktaj". Do lia akuzo: "ne konstatas kontraŭdiron" ne honoras lian intelektan honestecon, aŭ almenaŭ lian atentemon.

Krome Dumain ŝajnas ne koni la sociologiajn kontribuojn de Jerzy Leyk, Sándor Révész kaj Walter Zelazny. De ĉi-lasta eblas legi ankaŭ en la franca la vastan eseon en la revuo "Esperantologiaj Studoj", krom esperantlingve en "Literatura Foiro". Tie li trovas pliajn respondojn.

En 1996 la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj pravigis la raŭmisman analizon, kvankam per magra artikolo. Kaj tri jarojn pli frue, la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo fare de PEN Internacia estis konkreta rezulto de (ne nur mia) laboro por redukti la distancon pri kiu parolas la "Enkonduko al literatura kritiko".

Ralph Dumain (same kiel aliaj) estas homo kiu ne partoprenis en tiu longa, sukcesa procezo, kaj nun ial bedaŭras tion. Ke li sin ekskludis memvole, tio simple pruvas ke ĉiu restas libera, ĉe la raŭma vojo. Ke li volas pravigi sin insultante (eble ĉar li mem sentas sin pajaco, kaj la mondon mezuras laŭ siaj piedoj kaj kubutoj), tio simple montras lian psikan bezonon redimensiigi la adversulon por akcepti sian propran dimension -- ne sufiĉas kolego, por esti kolego...*

(Giorgio Silfer)

* La blogo de Ralph Dumain titoliĝas "Ĝirafo".

[HeKo 410 7-B, 29 jun 12]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0596 s s