Esperanta Civito

La Fonduma Konsilio aprobis strategian linion

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) kunvenis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La kunvenon partoprenis unuafoje la nova membro, c-ano Carmine Dello Spedale, iama estro de la sektoro pri administrado de nemoveblaĵoj en posedo de itala nacia banko.

La Konsilio konstatis kun ĝojo ke la fondumo estas liberigita de impostoj por la jaro 2011a, la unua financa jaro. Ĝi analizis proponon de la Kabinda Respubliko, rilate al financa produkto kiu bedaŭrinde ne kongruas kun la statuto de la fondumo, do ne estas realigebla. Ĝi ekzamenis la legacoproponon de civitano loĝanta ekster Eŭropo, kaj komisiis la prokuriston persone viziti la koncernaton, por difini la detalojn notarie. Ĝi aprobis la malaktivigon de interna konto, post falsa akuzo de ĝia posedantino kontraŭ la fondumo mem.

Sed la ĉefa plado en la konsilia menuo estis la raporto pri la tri nemoveblaĵoj administrataj de FPEF kiel regio: la du Esperanto-Domoj kaj la apartamento de LF-koop. Jam rekte konstatinte la progresojn en la flegado de la Domo en Ĉaŭdefono, la Konsilio informiĝis pri la nunaj prioritatoj. Sekve estis aprobita la strategia linio pri la ekspansio de la Civita "banko" en la konstrua sektoro.

La Fonduma Konsilio rekunvenos ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio, la 11an de oktobro 2012, tuj antaŭ la oficiala inaŭguro de tiu Domo.

[HeKo 511 4-B, 11 jul 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0574 s s