Esperanta Civito

Kun van Rompuy dum la Tago de la Pakto

"La plej granda problemo en Eŭropo hodiaŭ ne estas la demokratia deficito. Neniam estis tiom da diskutado kaj balotado pri la Unio. Eŭropa politiko fariĝis enlanda politiko. La plej granda problemo estas deficito de konvinko. Eŭropo ne povas pli longe esti neeviteblaĵo aŭ fatalaĵo, ĝi devas esti pozitiva projekto. Eŭropo ne bezonas novan fundamentismon celanta engluti popolojn kaj naciojn en artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon. Ankaŭ ĉi tie ni bezonas ekvilibron, "unueco en diverseco", ĉi-foje kun emfazo al unueco".

Tiel parolis Herman van Rompuy, prezidanto de Eŭropa Konsilio, okaze de honorigo ĉe la universitato de Loveno, 1 junio 2012. Antaŭ ol blinda reago kontraŭ la bizara aludo al nia lingvo, endas legi ankaŭ pli supran alineon:

"Tial ke estas tiel multaj membro-ŝtatoj, kaj tial ke ni estas tiel malsamaj unuj de la aliaj, ĉar ĉiu el ni havas longan historion (kvankam ni ne konas ĝin sufiĉe), ni neniam estos unuiĝo kiel Usono. En Eŭropo ne estas "Leitkultur" kaj ni ne deziras iĝi "melting pot". Neniam estos Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, kiaj tiuj de Ameriko".

Apud la pli frua paragrafo, tiu kun la aludo pri esperanto ŝajnas iel reekvilibriga. S-ro van Rompuy fermis la pordon al la angla (necesa por la usona "mikspoto"), sed li ne deziras malfermi ĝin al esperanto. Sed se la usona mikspoto estas klare videbla fenomeno, la "artefarita Esperanto-stila Eŭropo" neniam ekzistis, krom en ies imago. Eblas nur diveni, ke ĝi estus alia speco de mikspoto, sed kia?

Fakte Herman van Rompuy, kiu en sia prelegeto menciis neniun el la spiritaj patroj de la eŭropismo, plendis pri la nuna konjunkturo kaj pledis por "pli forta Eŭropo, nia Eŭropo". La ĉefa manko en lia teksto estas la nefokuso al la eŭropanoj mem. Ne eblas konstrui Eŭropon, sen la eŭropanoj: necesas impulso al la eŭropa civitismo. La manko de ĉi tiu prioritato klarigas kial li ne konscias pri la esperantistaro kiel resurso al la kresko de la eŭropa civitismo. Ĉi tiu kontinento kreskos socie kaj politike se, anstataŭ asimilitoj, la eŭropanoj kapablos esti transnaciuloj. La samo validas por aliaj kontinentoj.

La transnacieco karakterizas la esencon de la Pakto por la Esperanta Civito, lanĉita la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono. La postaj jaroj alportis novajn, gravajn etapojn, ekzemple per la federismo de la Konstitucio. La Esperantianoj elektis modelon politikan kaj vivostilan, kiu estas multe pli proksima al la idealo de Zamenhof ol la multlingvismo en kiu kredas s-ro van Rompuy. Ni havas alian ideon pri Eŭropo, alian pri la mondo. Ne hazarde Eŭropa Unio ne estas federisma subjekto: sed Eŭropo ne koincidas kun EU...

[HeKo 512 5-C, 10 aŭg 12]

Perla Martinelli atentigas pri hodiaŭa artikolo de Aldo Cazzullo en "Corriere della Sera":
Latinaj misaventuroj
Hispanio, kiu ĝis antaŭ kvar jaroj ŝajnis la lando plej grimpanta en Eŭropo, vere krizas, sur ĉiuj frontoj. Hieraŭ finfine ĝi gajnis sian unuan oran medalon, per velistino Marina Alabau Neira. Ankaŭ Brazilo kaj Argentino ne bone statas, kaj hodiaŭ ili fratomurde duelis en volejbalo (gajnis Brazilo) kaj korbopilko (gajnis Argentino). Romantike, Esperanto Radikala Asocio en sia retejo afiŝis medalaron kie la venkoj de EU-landoj estas kune kalkulitaj: ni iĝus la Olimpika superpotenco. Sed eĉ ne unu atleto pensas flirtigi bluan flageton kun flavaj steloj: li estus la unua Eŭropiano en la olimpika historio. La britoj certe ne pensas pri tio, kaj preparas celebran paradon: ĉiuj medalitoj en sentegmenta buso tra la vojoj de Londono.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0227 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0632 s s