Esperanta Civito

ERA pli eŭropisma ol EEU

Esperanto kiel lingvo de Eŭropa Unio, kaj specife de eŭropa identeco, estas karakterizo de Eŭropa Esperanto-Unio, unuavice de ĝia sekretario Zlatko Tiŝljar. Unu el la nerektaj konsekvencoj de tiu ideologia sinteno estas favora inklino al Eŭropa Unio, inkluzive de la eŭra valuto.

Lastatempe Esperanto Radikala Asocio politike devancis (i)lin, laŭ la suba komuniko. La komuniko enhavis ankaŭ teknikan parton pri la plenuma procedo.

Konsultiĝo pri Eŭropa Unio estos ankaŭ en la tagordo de venonta sesio de la Senato de la Esperanta Civito.

* * *

Esperanto Radikala Asocio, krom ke ĝi faras sian batalon por Esperanto ĉe UN, ĉiam konsideris Eŭropan Union kiel la supernacian estaĵon, kiu por propraj necesoj estas la ejo, kie la ŝancoj de alpreno de Esperanto kiel komuna lingvo trans la naciaj apartenoj estas pli grandaj.

Sed Eŭropa Unio estas ankaŭ la supernacia trejnejo, kie la esperantistoj mem povas spertiĝi transnacie, tial ERA tre engaĝiĝis dum la lastaj jaroj kaj politike kaj eldone, precipe rilate al la kostoj de la ne komunikado lingva en Eŭropo kaj al la diskriminacio ankaŭ je ekonomia nivelo, kiun la denaskaj ne angleparolantoj eltenas.

Apud tio, ni laboris je gravaj aferoj kun vido, kiu povas montri kiel tiuj, kiuj “pensas esperante”, ofte estas ankaŭ pli novigaj kaj kapablaj: la unua objektivo estis ekde 2008 atingi, ni kiel esperantistoj, la afirmon de la eŭropa transnacia dimensio en la sporto komencante de la internaciaj konkuroj.

En Pekino ni rimarkis, ke se la EU-Landoj konkurus kun la duobla flago, nacia kaj de la komuna eŭropa patrio, EU estus la absoluta gajninto de la Olimpikoj. La Olimpikoj de Londono ĵus finiĝis kaj, se oni evidentigus la eŭropan apartenon, la Unio atingus sume 302 medalojn, kontraŭ 104 de Usono kaj 87 de Popola Ĉinio.

La Olimpikoj estis maltrafita okazo kaj por afirmi ke Eŭropo estas vivanta, ekzistas kaj, ankaŭ en la sporto kiel en aliaj fakoj (kulturo, ekonomio, esplorado, novigo) kapablas doni grandan kontribuon, kaj ĉar la EU-Parlamento fakte jam agnoskis la “Eŭropan dimension de la sporto” per rezolucio en februaro 2012, proponita de deputito Santiago Fisas Ayxela [kataluna kristandemokrato], en kiu ERA atingis enmetigi la proponon pri la duobla flago.

Ni estas do ĉe turnopunkto, ĉar unuflanke la Institucioj de la Unio invitas la membro-ŝtatojn sin prezenti kun duobla flago, nacia kaj eŭropa, dum la sportaj konkuroj internaciaj, aliflanke la ratifo de tiu rezolucio dependas de ĉiu membro-ŝtato, kiu devas transformi ĝin al nacia ordono.

La Rezolucio Fisas estas je la atento de la EU-membroŝtatoj jam de marto 2012, sed se ne okazos la necesa premo sur la diversaj parlamentoj ĝi restos nur surpapera.  Dum Eŭropo kaj ĝia valuto estas sub spekulacia atako, la neceso ekzalti la unuan supernacian union de la mondo, kiu donis al si la unuan supernacian monon de la mondo, bezonas grandan atenton flanke de tiuj, kiel ni esperantistoj, kiuj havas supernaciecon en la sango.

Ni petas do aktivan kontribuon kiel “Esperanto-Komitato por la eŭropa dimensio de la sporto”, tiel ke oni kunordiĝu por fari premon sur la pluraj naciaj parlamentoj kaj registaroj, por ke la ŝtatoj ratifu tiun rezolucion.

(Subskribis nome de ERA: Daniela Giglioli, prezidantino; Giorgio Pagano, sekretario; Lapo Orlandi, kasisto) 

[HeKo 513 7-A, 21 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0600 s s