Esperanta Civito

Prof. Esther Schor vizitis KCE

Profesorino Esther Schor, el la universitato de Princeton (Usono), honoris la Esperanto-Domon per sia vizito, dum restado en Svislando pro internacia kongreso pri la angla literaturo, kiu estas ŝia ĉefa fako.

Esther Schor, el hebrea origino, de kelkaj jaroj esploras sociologie la esperantan popolon, startinte el la ideologio de Zamenhof. Kvazaŭ resuma prezento de ŝiaj esploroj aperis en grava usona ĵurnalo. Nun ŝi estas verkanta ampleksan studon pri la sama temaro. Ŝiaj tekstoj aperas en la angla, kvankam ŝi flue kaj agrable parolas ankaŭ en nia lingvo.

Prof. Schor estis bonvenigita de sen. Giorgio Silfer, prezidanto de Kultura Centro Esperantista, kaj de sen. Anna Bartek, komitatano de Feminisma Esperanta Movado. Dum sia restado ŝi havis ankaŭ longan telefonan interparolon kun c-ino Perla Martinelli, rezidanta en Malago ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio.

La ŝatata gastino vizitis la kulturcentron kaj iom ankaŭ la urbon, kiu estas enskribita de Unesko en la Monda Kulturheredaĵo. Ŝi akiris informojn kaj dokumentojn utilajn por sia nuna studo; ĝenerale, ŝi tamen ŝajnis jam orientiĝi pri la Esperanta Civito multe pli profunde kaj objektive ol, ekzemple, la redaktoroj de pluraj (ret)gazetoj en la malnova Esperantio. Utilas mencii la fakton, ke prof. Schor havas politikan kompetenton, kaj mem aktivas por la Demokrata Partio.

[HeKo 573 8-B, 24 aŭg 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0574 s s