Esperanta Civito

Forpasis civitano Holger Siebers

Hieraŭ mortis en hospitalo en Ganao c-ano Holger Siebers, praktike unu jaron post la perdo de alia granda amiko de Afriko: sen. Nelly Holevitch.

C-ano Siebers forpasis pro malario. La familio decidis ke, pro lia amo al Afriko, lia korpo estu cindrigita tie. Dum la lastaj tagoj de lia vivo lin asistis sen. Chamberline Nguefack Zedong, vickonsulo pri socialaj aferoj:  tuj post la kremacio ŝi reiros al Kamerunio.

Germana ŝtatano, Holger Siebers estis inĝeniero. Li migris al Ganao fine de la jarcento, post edziĝo al loka virino. Aktiva bahaano (kvankam la kremacio ne kongruas kun la principoj de tiu religio), li dediĉis sin lastatempe al ambicia profesia projekto. Dum la pasinta mandato li estis forumano de KCE en la Civita Parlamento.

[HeKo 14 6-C, 7 sep 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1387 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.1814 s s