Esperanta Civito

Unua efektiva kunveno de la Kapitulo en 2012


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Malago, kvorume, sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

Estis traktita unuavice la interna funkciado de la ekzekutivo. Ekde novembro okazos perskajpa kapitula kunveno ĉiun duan mardon je 18h30 (mezeŭropa horo); la Konsulo komunikos per retmesagho la tagordon dum la antaŭa semajno. La Konsulo konfirmis ĉiun delegon al la vickonsuloj. La Kapitulo enfokusigis la metodon de subsidueco, aplikendan al la laboro de ĉiu vickonsulo.

La kunveno preparis la parlamentan sesion, postmorgaŭan. La Konsulo anoncis la tagordojn de la Senato kaj de la Forumo: kiel jam sciate, en la unua la ĉefa temo estos la debato pri Eŭropa Unio, dum en la dua ĝi estos la stato de Esperantio.

Atenton ricevis la rilatoj kun Unesko, kun la Kabinda Respubliko, kun UNPO, kun la Internacia Civila Servo (pro la projekto Amahoro). La projektoj en Afriko estos aparte traktataj de Fondumo Pro Esperanto.

La Konsulo, konsultinte la senatajn grupestrojn, anoncis la kunvokon de la venonta parlamenta sesio: ĝi okazos en Buĵumburo (Burundio) koincide kun la afrika konferenco, antaŭvidita por Pasko 2013. Estas en rezervo la alternativa propono kunveni en Varno (Bulgario) fine de majo aŭ komence de junio.

[HeKo 517 1-C, 10 okt 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0569 s s