Esperanta Civito

En Afriko la parlamenta sesio 2013

Jam ŝvebis la ideo kunvoki la Parlamenton de la Esperanta Civito al Burundio, okaze de la afrika konferenco planata por Pasko 2013. La vizoproblemoj por afrikanoj donis la lastan puŝon: la Konsulo kunvokos al Buĵumburo la venontan ordinaran sesion, ĝuste por garantii la partoprenon en nia demokratio al la afrikaj reprezentantoj de la esperanta popolo.

La decido, anoncita dum la sesio en Malago, 13 oktobro 2012, ne estis la plej grava de la Senato, sed ĝi enhavas gravan politikan valoron.

Politike valora estas ankaŭ la unuanima aprobo de rezolucio proponita de la Blanka grupo, pri la subpremado de la lingvouzo ĉe indiĝenaj popoloj. Tio interalie legitimas la iniciaton de Esperanta PEN-Centro.

Pli komplika kaj vasta estis la konsultiĝo pri "Eŭropa Unio kaj Esperantio", kiun enkondukis skriba komuniko de sen. Marco Cattaneo. La Blanka kaj la Verda grupoj montris konverĝon pri la starpunkto de sen. Cattaneo, dum la Ruĝa certagrade distanciĝis. Aparte interesa estis la kontribuo de la ekstereŭropaj parlamentanoj, el kiu la ĉeestantoj deduktis ke la kontinenta integriĝo pormomente estas aktuala nur en Eŭropo. Gazetara komuniko resumos la enhavon kaj orientiĝojn de la debato.

La Senato antaŭdiskutis la redakton de leĝopropono pri simboloj, kies neceso estas duobla: por favori la internan koherigon de la esperanta popolo kaj por registri ĝiajn efektivajn morojn. Se al la unua celo respondas la decido pri la Civita saluto, al la dua respondas la difino de certa etiketo, ekzemple pri la uzo de la flago: kiel ĝi kuŝu sur preziduma tablo (videbleco de la stelo)? kie ĝi staru apud la prezidumo (dekstre aŭ maldekstre)? okaze de entombigo, se oni kovras la ĉerkon per flago, ĉu la stelo situu je la dekstra piedo (kiel atestas la fotoj pri la ceremonio post la morto de Juan Régulo Pérez) aŭ ĉe la kapo dekstre (la kora flanko) kie okazas por la usona kaj por aliaj flagoj kun kvadrato angule?

La leĝopropono fontos el Konsula iniciato, kaj eblas ke ĝi estos submetata je referendumo. La Senato jam aprobis en 2006 specifan simbolon, nome la Ruĝan Kristalon por la unua helpo.

La Senato aŭskultis ankaŭ raporton de sen. Joël Batila pri la situacio en Kabindo kaj omaĝis al la memoro de la ĵus forpasinta Zofia Banet Fornalowa, ekskortumanino. La muzikan omaĝon kantis Anjo Amika kaj Marie-France Conde Rey, la oracion prezentis Giorgio Silfer.

[HeKo 517 7-C, 16 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0578 s s