Esperanta Civito

Reala engaĝo por la itala en la virtualo

Lastatempe Giorgio Silfer kunlaboras kun "Adesso", la komitato kiu subtenas la urbestron de Florenco kiel estontan kandidaton al la ĉefministreco de la Itala Respubliko, nome de la Demokrata Partio. Kiam li havas la okazon li mencias esperanton en la kampanja retgazeto. Jen unu el liaj artikoloj, interesa ankaŭ por Esperantio.

* * *

Por popolo kiu kapablis gardi sian identecon danke al literatura lingvo, kiam mankis kaj politika kaj ekonomia unueco, kian futuron havos la itala?

Oni diras ke lingvo kuŝas en mortodanĝero kiam uzas ĝin nur pli ol sesdekjaruloj. Tio ne estas nia kazo, sed la XXI jarcento kondukas nin al medio kiu ne estas beletra, scienca aŭ generacia. Ne pretervivos tiu kiu produktos novan Danton aŭ novan Galileon. Pretervivos la lingvoj kiuj alestas en la reto.

Eniri la procezojn de aŭtomata traduko en Google. Esti uzata por Android kaj IPad. Havi centmilojn da artikoloj en Vikipedio. Tiele lingvo aliĝas al la elito de nur kelkdeko, kompare al la pli ol ses mil en la mondo. Kaj tio okazas nur se ekzistas uzantaro.

Tiurilate ne necesas la tuta subteno de British Council kaj la tuta potenco de la anglalingvaj ŝtatoj. En la reto, inter la unuaj kvindek, vi trovas minorajn lingvojn preskaŭ nekonatajn, eĉ sen ŝtato al kiu sin apogi, ankoraŭ junajn kaj kun kulturo certe malpli granda ol aliaj: estas la kazo de esperanto. Tute simple, ekzistas diasporo kiu produktas uzantaron, kaj servas sin per tiu idiomo en la reto.

Alesto en la reto estas socia fenomeno direktebla kaj stimulebla. En Eŭropo la nederlanda situas kiel dua post la angla, antaŭ lingvoj demografie multe pli fortaj, laŭ ĵusa statistiko el la universitato de Pizo.

Demokratio estas moderna ankaŭ ĉar la lingvo de ĝia Demos forte alestas en la virtualo. Plektiĝas la evoluo de la vivostiloj kaj la transdono de la kulturo. Tial necesas politika strategio, kiel en aliaj landoj.

Moderna maldekstro devas elpensi ĉi tiun politikan strategion, subteni la koncernajn iniciatojn. Ĉar malantaŭ la stratangulo staras la risko ke ne nur la itala lingvo retroiras, sed eĉ sur la ondo de l' virtualo kapablus surfi nur Piraten kaj Grillo-anoj.

[HeKo 518 4-A, 29 okt 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0594 s s