Esperanta Civito

Ĵuraso rezervas belan veteron al niaj piedmigrantoj

Kultura Centro Esperantista parte gastigas grupeton de naturamikoj el Parizo, kiuj ĉi-semajne piedmigradas en la ĉirkaŭo. La grupeton gvidas la nelacigebla c-ano Francisko Degoul. La neŭŝatela Ĵuraso, post la perturbo kiu trafis la tutan okcidentan Eŭropon pasintsemajne, regalas ilin per sune ora aŭtuno kaj admirindaj pejzaĝoj.

La grupeto mem mastrumas sin en la kuirejo kaj refektorio de la Esperanto-Domo, kies progresojn c-ano Degoul admiris, tamen ankaŭ aŭgurante ke neniu severe rigora vintro ree paneigos la hejtadon dum kelkaj tagoj, kiel en februaro 2012. Cetere li jam anoncis sian deziron reveni skii en la regiono fine de januaro 2013.

La ĉeesto de du revizoroj (Degoul por Sennacieca Asocio Tutmonda, alia por Esperanta Naturamikaro, nome c-ano Giorgio Silfer) donis la okazon interparoli pri la mono deponita de TANEF ĉe SAT, kiam la naturamika fakasocio malfondiĝis. C-ano Degoul konfirmis ke temis pri trezoreto de pli ol dek mil eŭroj, en formo de donaco; tamen laŭ li evidentas ke, se renaskiĝis naturamika esperanto-movado, tiu mono devus esti uzata por naturamikaj iniciatoj.

C-ano Giorgio Silfer komentariis, ke ĝis nun la prezidanto de ENa ne kontaktis la Plenum-Komitaton de SAT pri tiu mono, ĉar ENa atendis la oficialan agnoskon de Naturfreunde Internationale. La agnosko okazis la 6an de oktobro 2012 dum la jara konferenco de NFI en Roterdamo (!) kaj la tempo maturas por tiu kontakto.

Al demando de Degoul, kio okazus rilate eventualan rifuzon de SAT, Silfer respondis ke neniu scias, hodiaŭ, kiel la afero evoluos: probable ne estos kruda postulo de mono, unue ĉar la prezidanto de ENa estas bone edukita persono, due ĉar li konscias pri la cirkonstancoj; plej verŝajne estiĝos la propono, ke SAT financu eldonaĵojn de ENa, eventuale presante ilin pere de sia kooperativo. Unu sola afero estas certa: la rezulto de la intertraktado estos ĉiukaze objekto de informado al la ĝenerala publiko. 

[HeKo 518 8-B, 3 nov 12]

Mi konfirmas la menciitajn donitajhojn pri mia restado, sed fakte la intershanghoj inter Giorgio Silfer kaj mi mem estis multe pli diversaj kaj richenhavaj ol dirite.

Interalie mi esprimis la deziron disvolvi la politikan debaton che la civitanoj per taŭgaj iloj, ekzemple kongresoj kaj eksplicitaj invitoj esprimiĝi kadre de HeKo. Ĉi-demande, mi plezure konstatas en la nuna Heko, ke tiu peto plenumiĝis.

Krome, mi proponis plane kaj finance kontribui en la venontaj jaroj al la fonduso Pro Esperanto, por agoj humanecaj utilaj ankaŭ al la neesperantista mondo: tiun manieron valorigi kaj diskonigi nian lingvon efike uzis Hodler dum la unua mondmilito, perante inter la diversaj landoj, ech militantaj, la transsendon de 200.000 korespondaĵoj pri la situacio de disigitaj familianoj. Pri tiu mia ne samcela sed samspirita projekto ni reparolos en la venontaj monatoj, kiam ĝi ekefektiviĝos.

Pri la transliterumado en esperanto de propraj nomoj helenaj, mi venontsemajne sendos al G. Silfer la netan dokumenton kiel interkonsentite.

Kore salutas niajn legantojn.
Francisko Degoul

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0534 s s