Esperanta Civito

Tonkin pri raŭmismo en sia lasta libro


La lasta libro de prof. d-ro Humphrey Tonkin "Lingvo kaj popolo" estas konsiderebla diversmaniere. Grandparte temas pri la ideologia kaj organiza testamento de Tonkin mem, artikita jen kiel retrospektivo pri liaj roloj kaj celoj en Esperantio jen kiel perspektiva propono pri la morgaŭa UEA, la asocio kies estrarano li estis dum dek ok jaroj, el kiuj la duonon li pasigis kiel prezidanto.

Kiel ofte okazas pri la rezulto de la kunmeto de lecionoj destinitaj al kurso, la verko aspektas iom malkontinue. Ni okupiĝas pri ĝi nun ne recenzocele, sed pro la ĉapitroj aŭ paragrafoj kiuj pritraktas aŭ aludas raŭmismon.

En la libro aperas la Manifesto de Raŭmo, inter la Deklaracio de Tirese kaj la Manifesto de Prago. Tamen la teksto de Raŭmo enhavas plurajn erarojn: bonvolu kompari kun la aŭtenta originalo en ĉi tiu retejo. Iom post iom tiaj malperfektaĵoj multiĝas en la libro, damaĝante la seriozecon de la esploro.

En siaj analizoj, prof. Tonkin ilustras la aktivecon de UEA ĉe internaciaj organizoj, precipe dum la jardekoj de sia estraraneco. Li tamen ĝenerale subtaksas (aŭ eĉ ignoras) la atingojn de aliaj, ĉu raŭmistoj (interalie la agnoskon pri esperanto kiel literatura lingvo) ĉu simple ekster UEA (interalie la liturgian uzon de esperanto en la romkatolika eklezio).

Referencante al alies analizoj, prof. Tonkin mergiĝas en la opiniojn de Detlev Blanke, sed ignoras la profundan kontribuon de sociologoj kiel Leyk, Révész, Zelazny; li flirtigas la nomon de Sikosek kiel tiun de la historiografo, sed kurte likvidas la esplorlaboron de Korĵenkov kaj aliaj; li emfazas la rolon de Mark Fettes kaj de la dokumento aprobita (fakte altrudita, oni legu la protokolon de la komitatkunveno) en Prago 1996, tiel neglektante la draŝajn kritikojn ĝuste de Sikosek kontraŭ tiu dokumento.

Iom post iom oni ricevas la impreson, ke Tonkin deziras persvadi sin mem, pli ol la leganton, ke li neniam eraris. Kaj ke li volas responsi pri la novaĵo (fakte la unusola) el Prago, nome ke UEA decidis sponsori la lingvan diversecon. Kurioza alianco, kiu rememorigas la vortojn de lia (malgraŭ ĉio) spirita patro, Ivo Lapenna: "Subtenante la plurlingvismon vi proponas la lingvan problemon mem kiel solvon de la lingva problemo". De avenuo Lapenna al sakstrato Fettes tra strato Tonkin... Se nova kurso, ne nova korso -- dirus lapennistoj.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 315 6-A, 16 nov 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0560 s s