Esperanta Civito

Reekvilibrigi la informojn pri UEA kaj TEJO

Skribis UEA-ano havanta la esperantan civitanecon: "La retgazeto redaktata de s-ro Kalle Kniivilä konstante substrekas la malfortojn de TEJO (funkcianta nur per volontuloj), sed sisteme silentas pri la malfortoj de la Centra Oficejo de UEA (funkcianta per deko da salajratoj). Ĉu HeKo ne povus reekvilibrigi la (mis)informan deficiton de la kliko Kniivilä-Ertl?".

Estas facile kontentigi la leganton. Jen publika komuniko de s-ro Francesco Maurelli (alia viktimo de la menciita retgazeto), ĵus dissendita al la Komitato de UEA. Principe tamen HeKo preferas raporti pri fortoj pli ol pri malfortoj.

* * * * *

En majo 2012 mi [Francesco Maurelli] ricevis (kiel ĉiu UEA-membro) ĉi tiun mesaĝon de Osmo Buller pri la jarlibro: "[...] kiuj uzas la retan Jarlibron, eble ne bezonas paperan Jarlibron", kaj ankaŭ "indas ŝpari la ne-necesajn kostojn por aliaj celoj. Mi kore dankas al ĉiuj, kiuj faras donacon en tiu formo."

Jam de unu-du jaroj mi elektis *ne* ricevi la paperan jarlibron, tiel UEA povas ŝpari pres- kaj sendokostojn. Apartenante al la "reta epoko", mi volonte daŭrigis la uzon de reta jarlibro, pensante ke -- ĉar ĝi estas reta -- ĝi ĉiam estas pli ĝisdata ol la papera, kaj enhavu pli da informoj, malfacile preseblaj en libreto.

Do, venis kvazaŭ ŝoko al mi kiam mi ekkonsciis ke la datumoj en la reta jarlibro *ne* estas ĝisdataj, tiel ke la CO devis sendi paperan libreton al mi (dankon! tamen, sekve, anstataŭ ŝparigi monon al UEA, mi kaŭzis pli da elspezo, ĉar la sendo de mia jarlibro devis esti aparte traktita). Mi ŝatus do havi pli da informoj pri la rilatoj inter la papera kaj reta jarlibro.

Mi konscias ke UEA ne pretas por ŝanĝi al nur-reta jarlibro, kaj mi tute ne petas tion. Sed mi ja petas ke la reta versio estu ĉiam plej ĝisdata -- minimume kiel la papera, kaj enhavu minimume samajn informojn ol la papera.

Anstataŭe, mi ankaŭ pretus ricevi la pdf-n de la presita jarlibro (kvankam ja interaga retejo estas pli alloga), por ŝpari pres- kaj sendokostojn. Sed mi ja volas havi ĝisdatajn informojn!

(Francesco Maurelli)

PS: Al s-ro Maurelli neniu UEA-gvidanto respondis, nur venis stulta komentario de evidente arterioskleroza komitatano.

[HeKo 519 4-A, 11 nov 12]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.0809 s s