Esperanta Civito

Kvar kandidatoj por la PEN-premio 2012


Nur kvar libroj konkuras por la premio “La Verko de la Jaro 2012", organizata de Esperanta PEN-Centro kaj asignota de la abonantaro de "Literatura Foiro per referendumo. La premio koncernas la prozajn titolojn surmerkatigitajn en 2011-12.

Jen la verkoj kaj iliaj aŭtoroj:
“Flugi kun kakatuoj” de Trevor Steele,
“Homoj kaj sortoj” de Julia Sigmond,
“La Princo ĉe la hunoj” de Eugène de Zilah,
“Ne ekzistas verdaj steloj” de Liven Dek.

Por eniri la kandidatliston, la libroj devis ricevi la subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj, laŭ la regularo. La voĉdonilo aperos en la decembra numero de “Literatura Foiro” kaj la abonantoj de la revuo voĉdonos ĝis 30 aprilo 2013.

(Milena Makaveeva, sekretario de la premio)

[HeKo 519 6-B, 13 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0546 s s 
  Total: 0.0679 s s