Esperanta Civito

Nanovfszky sukcese prelegis en Milano

Hieraŭ vespere ree eĥis esperanto en la vasta prelegejo de la Milana Filologia Klubo, kie en 1906 Roza Junk raportis unuafoje pri nia lingvo al sepcento da personoj, interesataj pri la zamenhofa novaĵo. Tra la jardekoj plurfoje tiu jam 140-jara prestiĝa kultura klubo, centre de la lombarda metropolo, gastigis esperanto-kursojn: plej intense dum la 1970aj, sub la gvido de Giorgio Silfer.

Ĉi-foje ne temis pri kurso aŭ prilingva prelego, sed perlingva prezento de la finn-ugraj popoloj, kiuj spertas kulturan humiligon kaj lingvan diskriminacion en la Rusa Federacio.

Kadre de la Tago de la Verkisto en prizono, prelegis c-ano d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro; enkondukis d-ino Chiara Macconi, membro de la PEN-Komitato pri verkistoj en prizono, postinterpretis italen aŭ esperanten sen. Giorgio Silfer. Nur malgranda parto de la publiko, tamen rimarkebla, konsistis el esperantistoj.

Ambasadoro Nanovfszky, post ĝenerala trarigardo de la finn-ugra panoramo, enfokusigis la atenton al la situacio en Ruslando kaj al la problemaro de la hungarlingvaj minoritatoj en Rumanio, Serbio, Kroatio kaj, plej terure, Slovakio. La publiko sekvis kun granda atento kaj sincere interesiĝis pri la sorto de ĉi tiuj popoloj, kiuj sen hungaroj kaj finnoj eĉ ne atingas kvin milionojn en la nuna Eŭropo.

[HeKo 520 3-B, 21 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0610 s s