Esperanta Civito

FAR rendevuis kun OIK en Budapeŝto

Hodiaŭ matene la gvidantoj de Fajszi Amika Rondo, gecivitanoj György Nanovfszky kaj Anna Bartek, havis oficialan kunsidon kun la direktorino de la Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto, s-ino Ibolya Mender, en ĉeesto de la esperanto-bibliotekistino tiea, f-ino Aniko Nemes. 

La kunsido estis ege fruktodona. La ĉefa temo estis la trakto de la interkonsento pri la venontjaraj Literaturaj Kafejoj organizotaj en la Landa Fremdlingva Biblioteko. La direktorino bonvenigas la trian ĵaudon ĉiumonate FARon por okazigi la kunvenojn. Somere estos dumonata paŭzo (julio kaj aŭgusto). La kontrakton venontsemajne ni subkribos.

En decembro 2012 lasta literatura kafejo okazos en la Domo de Nacioj, kie d-ro Vilmos Benczik prelegos pri la revuo "Hungara Vivo", omaĝe al la ora jubileo de ties unua numero.

Estas antaŭvideblaj ankaŭ aliaj projektoj, interalie kadre de direktivo Rogora pri la esperanto-bibliotekoj.

[HeKo 520 5-B, 26 nov 12]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0362 s s 
  Total: 0.0491 s s