Esperanta Civito

Zamenhofa Semajno en Razgrado

La Zamenhofa semajno en Razgrado (Bulgario) okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis inaŭgurita 10 decembro 2012 per omaĝvespero dediĉita al Hector Hodler, Antoni Grabowski, Kazimierz Bein-Kabe kaj Eli Urbanová. Estis deklamitaj verkoj ankaŭ de esperantaj poetoj el Bulgario, Venelin Mitev (ĵus festinta sian 70-jariĝon) kaj Georgi Mihalkov.

La sekvajn tagojn Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-societo “L. L. Zamenhof” iniciatis lecionojn de Lingvo Internacia por preparo al ekzamena nivelo B1 laŭ LTSEC.

Vendredon 14 decembro en la regiona biblioteko “Prof. Bojan Penev” estis proklamitaj la rezultoj de la konkurso “Kion bonan mi faris”, kun partopreno de precipe junaj esperantistoj. Vespere de la vendreda tago en kafejo “Esperanto” oni festis la esperantistojn, kiuj havis jubileojn en 2012: Cvetanka Arnaudova, Janka Ilieva, Ivanka Dekova, Stojanka Velĉeva, Ruĵa Velinova, Danka Vladeva, Veneta Hristova, Nedka Dimitrova, Irina Metodieva, Dimitrinka Kateva, Veska Stanĉeva, Lilia Nikolova kaj Dejan Nikolov.

Sabaton 15 decembro, je la naskiĝtago de la Majstro, proklamita Tago de la Esperanta Kulturo, malgraŭ la malalta temperaturo la lokaj esperantistoj metis florojn antaŭ la bareliefo de Zamenhof ĉe strato “Sveti Kliment” en Razgrado kaj faris komunan foton.

[HeKo 522 3-B, 16 dec 12]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0384 s s 
  Total: 0.0540 s s