Esperanta Civito

Aktiva semajnfino en Malago januare


La Esperanto-Domo en Andaluzio gastigos du aranĝojn 18-19 januaro 2013. La unua, vendredon la 18an, estos enkonduko al la strukturo de esperanto, por la samaj personoj kiuj ĉeestis en oktobro la inaŭguron de la Domo, kunlaborante al ĝia sukceso ankaŭ per praktika helpo. Inter ili certe situos novaj lingvolernantoj kaj eĉ aktivaj kunlaborantoj por Esperanta Naturamikaro. La prezento okazos en la kastilia.

La 19an de januaro ENa inaŭguros la unuan Verdan Sabaton, rezervitan al esperanto-parolantoj: matena prelego, tagmeza mangho, agrabla interparolo poste. Jam anoncis sin pluraj personoj el Malago kaj aliaj urboj de Andaluzio. Estos permesata la aliĝo ankaŭ al la unua komencantino, frukto de la aŭtuna informado, nuntempe pliboniganta sian lingvouzon dum mallonga restado en Svedio.

Kaj la sabatan prezenton kaj la dimanĉan prelegon plenumos sen. prof. Giorgio Silfer. La Verdaj Sabatoj okazos kun kadenco de unu fojo monate, ĉiam en la Esperanto-Domo en Malago.

[HeKo 523 1-B, 30 dec 12]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0541 s s