Esperanta Civito

Kompleta la naŭa jarkolekto de "Femina"

Per la samtempa aperigo de la aŭtuna kaj vintra numeroj 2012, la revuo "Femina" reakuratiĝis kaj atingas sian publikon per fasko da tre interesaj artikoloj.

La malfruo akumuliĝis pro la personaj cirkonstancoj de la ĉefredaktoro, sen. Perla Martinelli, kies konvalesko kaj zorgoj pri la nova Esperanto-Domo en Malago ricevis pravan prioritaton. Kunlaborantoj estas bonvenaj, interalie por elfrancigi aŭ elangligi multajn valorajn tekstojn. La du lastaj numeroj vidas revigliĝon en la rondo de La Kompaso (precipe Marie-France Conde Rey kaj Judit Felszeghy), la konstantiĝon de la kunlaboro ĉe Paola Giommoni, kun ŝia rubriko Lingvo kaj Genro, kaj la aperon de novaj publicistinoj, kiel Ester Schor.

"Femina" 31 dediĉas la unuajn paĝojn al nova, tre bedaŭrinda vorto, esprimanta des pli bedaŭrindan realon: feminicido. Edzan perforton en Hispanio traktas esploro de Martina Tuya, aliajn violentojn en diversaj landoj Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey. Ĉu ankaŭ poeto povas persekuti? demandas sin Klara.

"Femina" daŭre prezentas modelojn de historie valoraj virinoj: ĉi-numere Agota Kristof, Rosalyn Sussman Yalow, Christine de Pisan. La fakto ke la patro de ĉi-lasta estis astrologo, donas la okazon aperigi la astrologian terminareton en esperanto, proponitan de Mariangela Varese kaj ellaboritan kune kun Henri-Pierre Glanzmann, Francisco Xavier Gomez kaj Giorgio Silfer.

"Femina" 32 enfokusiĝas al la temo "Ne estas pieco se mankas justeco", prezentante diversajn rolantinojn en la religia mondo: jen monaĥinoj kiuj batalas feminisme kaj ekologie, jen legendulinoj kiel papino Johana, jen aliaj spiritaj spertoj.

Esther Schor analizas la decidan kontribuon de virinoj al la dua sukceso de prezidento Obama. Giorgio Silfer esploras la mankon de ina figuro en la moderna pentrarto. Paola Giommoni meditas pri la atingita olimpika seksegaleco. "Rozo por prozo, sen folio se poezio" estas la subtitolo de ĉarma rakonto de Judit Felszeghy.

Ne pri ĉiuj paĝoj ni raportis: simple petu provekzempleron ĉe LF-koop aŭ Feminisma Esperanta Movado, aŭ ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 523 7-B, 5 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0616 s s