Esperanta Civito

Denove FEM en la Internacia Virina Kinfestivalo

Ankaŭ ĉi-jare la revuo "Femina" ricevos akreditivon por alesti la Internacian Virinan Kinfestivalon, printempe apud Parizo. Pasintjare unuafoje okazis tia agnosko por Feminisma Esperanta Movado. En 2013 tamen la korespondanto ne estos plu Giorgio Silfer, aprezata kinkritikisto en "Literatura Foiro", sed la prezidanto de FEM, Marie-France Conde Rey.

LF kaj "Femina" estas praktike la solaj revuoj en esperanto kiuj aperigas filmorecenzojn, precipe fare de Giorgio Silfer. Estas salutinda la apero de novaj recenzistoj, des pli se temas pri virinoj.

La kinfestivalo estas ankaŭ oportuna okazo por ekkoni aktivulinojn en la nova feminisma ondo, kiu ekzemple havas referencan punkton en la internacia kongreso de Parizo, decembro 2010.

Estas rimarkinde ke la tuta feminisma agado en Esperantio koncentriĝas ĉe la Esperanta Civito.

[HeKo 523 9-B, 7 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0536 s s