Esperanta Civito

Informa prelegeto uzebla por homogenaj publikoj

Enkonduki al la strukturo de esperanto kleriĝemajn homojn, mez- kaj altaĝajn, tamen en nur dudeko da minutoj, kaj post deserto kadre de tagmeza lunĉo. Tian defion proponis la rotaria klubo de la neŭŝatela montaro al Kultura Centro Esperantista, kies prezidanto levis la ganton.

C-ano Giorgio Silfer preparis do dudekon da montreblaj diapozitivoj, en formo de komputile projekcieblaj folioj. Li sukcesis prezenti la strukturon en la mendita tempo, tiel ke la ĉeestantoj fine kapablis mem kompreni tekston sen banalaj frazoj, kaj almenaŭ konvinkiĝis ke en dudek minutoj oni lernas pri esperanto multe pli ol pri okcifdenteŭropa nacia lingvo en dudek horoj. La prezento okazis hodiaŭ en Loklo.

La prelego estas en la franca, sed adaptebla facile al aliaj lingvoj. "Mi atendas la funkciigon de la Esperanta Tempobanko, por pagi per horĉekoj la elfrancigojn al la ĉefaj eŭropaj lingvoj", komentarias la preleginto.

La diverslingvaj tekstoj estos senpage je dispono de la paktintaj establoj kaj de la civitanaro, kaj kontraŭ modesta sumo (destinita al KCE) ankaŭ de kiu ajn ekster la Esperanta Civito.

[HeKo 524 2-B, 9 jan 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0573 s s