Esperanta Civito

Edmond Privat en internacia PEN-konferenco

"La verkisto, vojaĝanto-kreanto de la paco" estas la titolo de ronda tablo kadre de la Internacia Literatura PEN-Konferenco en Bledo (Slovenio), 8-12 majo 2013. La konferenco enhavas politikajn debatojn, poeziajn vesperojn kaj la jarkunvenon de la PEN-Komitato de la verkistoj por paco, kie ankaŭ nia literaturo estas reprezentata.

Sed plej grave: al tiu ronda tablo estas akceptita la kontribuo de esperanto-verkisto: sen. Giorgio Silfer prezentos la artan kaj spiritan itineron de Edmond Privat, brila ekzemplo de vojaĝo-kreanto de la paco.

La Esperanta PEN-Centro, aliĝinta jam en 1998 al la Pakto por la Esperanta Civito, de pli ol dudek jaroj estas la plej efika reprezentanto de nia lingvo en verkistaj kongresoj kaj literaturaj festivaloj.

Interalie ĉi-printempe en Pollando d-ino Chiara Macconi reprezentos la Esperanto-Centron ĉe la jarkunveno de la Komitato por verkistoj en prizono.

Por subteni finance aŭ peti la aliĝon eblas turni sin ankaŭ al nia redakcio.

[HeKo 524 3-B, 10 jan 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0809 s s 
  Total: 0.0989 s s