Esperanta Civito

Pri UEA ombre kaj sombre en La Ondo

En la tradicia sondado pri la plusoj kaj minusoj en Esperantio dum 2012, fare de "La Ondo de Esperanto", konataj UEA-gvidantoj esprimis sin tre negative pri Universala Esperanto-Asocio.

Renato Corsetti: Plej negativaj: la paroladoj en la komitata kaj en aliaj listoj pri la venontaj elektoj en UEA; la nekapablo de UEA meti sin konvinke je la antaŭfronto de la disvastigado de Esperanto.

Probal Dasgupta: Nadire: la malsukceso de la estraro kaj administracio de UEA pretliveri novan retpaĝaron kiel promesite al la membraro. Mia hazardida koneto de latineroj limigas min al Mea maxima culpa; tial mi min detenas de kolektiva sinkulpigo kaj restas ĉe individua pardonpetado.

Martin Schäffer: grandajn zorgojn oni devas havi pro la daŭre falanta membraro de UEA – 5.005 membroj estas minus-rekordo. Grava tasko por la estonto estas plibonigi la fortecon de UEA. 

Humphrey Tonkin: Fiaskoj? Ne precize fiasko, sed daŭre ĝenas min la ŝajna nekapablo de la “tradicia” Esperanto-movado adekvate adaptiĝi al novaj ventoj. Ekzemple, UEA meritas grandegan laŭdon pro la kuraĝo salti al Vjetnamio por kongresi en 2012, sed mallaŭdon pro la konsterne tradicia kongresa programo.

Giorgio Silfer, intervjuita kun dekduo da aliaj (inter ili nur du virinoj), ne estis tiel negativa kiel la supraj, pri UEA... Jen lia respondo:

Sur internacia nivelo estas grava la resurekto de Esperanta Naturamikaro, akceptita de la Naturamika Internacio la 6an de oktobro 2012. ENa heredas la rolon de TANEF, malfondita en 2006. Sed dum TANEF en Esperantio estis kuplita al SAT, ENa aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito; ĝi povus aliĝi ankaŭ al SAT aŭ UEA, se (laŭ la statuto) almenaŭ du trionoj de la membraro estus individuaj SAT-anoj au UEA-anoj. En la momento de la aliĝo al la Pakto, du trionoj havis la Esperantan civitanecon, kaj ankoraŭ nun pli ol la duono. Oni rajtas aserti ke, kion unu speco de finvenkismo malgajnis, tion raŭmistoj regajnis al Esperantio.

Ses tagojn post la agnosko fare de NAI estis inaŭgurita la Esperanto-Domo en Andaluzio. Ankaŭ tiu ĉi estas rimarkinde pozitiva evento, ĉar ĝi pruvas la kreskon de tiuj Domoj kiel referenco por nia popolo. La ekspansio en la sektoro de nemoveblaĵoj vidas la tradiciajn movadojn, speciale UEAn, en granda malfruo.

Pozitiva estas ĝenerale la aktiveco ĉe internaciaj organizoj, fare de diversaj subjektoj: eble maturiĝis la tempo por iu granda ofensivo, ne en finvenkisma stilo (por ke UN aŭ EU adoptu esperanton kiel laborlingvon), sed por plene raŭmisma agnosko pri nia lingvo kiel kultura valoro de la homaro, eĉ sendepende de ĝia eventuala alvokiĝo kiel lingvo de granda komunikado.

Negativa estas la perdo de la EU-subvencioj por TEJO, kio duonigas ĝian buĝeton, bedaŭrinde en malfacila momento por du el ĝiaj ĉefaj servoj (Pasporta Servo misfunkcianta, IJK nuligita en Japanio kaj aranĝita haste en Hanojo).

Negativa pli kaj pli estas la flava ĵurnalismo, kun la kampanjoj orkestritaj de Kalle Kniivilä kaj lia retgazeto kontraŭ Stano Marček antaŭe, kontraŭ agentejo Kosmo kaj kontraŭ TEJO en 2012.

Negativa estas la malfruo de "Heroldo de Esperanto", malgraŭ la laŭdinda strebado de ĝia ĉefa redaktoro (do ne ĉefredaktoro) Anna Bartek. Ne pro la malfruo en si mem, sed pro la tro sporada apero de objektiva informilo pri Esperantio.

[HeKo 525 5-A, 31 jan 13]




Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0567 s s