Esperanta Civito

1906 kaj la sekvo: Degoul prelegis ĉe KCE

La zamenhofologia semajnfino de Kultura Centro Esperantista estas tradicia novembra renkonto en Ĉaŭdefono, kiu ĉi-jare okupiĝis pri la ĉeftemo "1906 kaj la sekvo", sub la gvido de Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof.

Dum la aranĝo premieris la eldonaĵo "Mi estas homo": kolekto de gravaj tekstoj originale verkitaj de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj editoritaj de Aleksander Korĵenkov. Laŭ c-ano Degoul, temas pri vere utila manlibro, enkonduke al zamenhofologio. Ankaŭ alia verko, aŭtorita de Aleksander Korĵenkov, utilis kiel referenco por la semajnfina ĉeftemo: "Historio de Esperanto", aperinta en 2005, kie la eventoj de 1905-1906 estas profunde esploritaj. Cetere, por enfokusigi la influon de Hillel al la zamenhofa penso plej utilas alia lastatempa verketo, la broŝuro "Hillel la saĝulo" de c-ano André Cherpillod.

La jaro 1906a estas rigardebla kiel turnopunkto en la ideologia itinero de Zamenhof. Sur la ondo de la entuziasmo post la Bulonja kongreso, la Majstro elektis alian socian portanton por sia religia-politika strategio: ne plu precipe la judaro, sed precipe la esperantistaro. Tio esence klarigas la nomŝanĝon: de hilelismo al homaranismo. Malantaŭ tio firmiĝas ankaŭ la kredo de Zamenhof pri la naskiĝo de nova popolo, dissemita tra la mondo, karakterizita ne per teritorieco kaj genealogio, sed per lingvo. Al tiu ĉi kredo li restas fidela ĝis la morto, ĉar ankoraŭ la lasta projekto de alvoko por kongreso de homaranoj estas verkita nur esperantingve, kaj adresita nur al esperantistoj.

Dum la Ĝeneva UK Zamenhof intencis prezenti siajn "dogmojn pri homaranismo", sed la rezoluta malkonsilado de la francaj gvidantoj igis lin rezigni pri la plano, preskaŭ lastmomente. Tiel ke la ĝeneva festparolado duoniĝis: restis nur la unua parto, kiu aludas pri la interna ideo de la esperantismo, sen la filozofia precizigo de la dua, per kiu estus enkondukita la homaranismo.

Fakte Zamenhof havis tre modernan intuicion, donante al la lingvo la prioritaton por difini la esencon de ĉiu popolo. Li komprenis, en maniero lingvistike avangarda, ke lingvo estas komunikilo sed ankaŭ identigilo. Ĉe la dua funkcio, li tamen hezitis inter pure mondpercepta sinteno (la interna ideo), kun psikokultura valoro, kaj ideologia elekto, kun politika valoro. La unua sinteno estis praraŭmisma, kaj bone kongruis kun tiu de multaj pioniroj, kiuj sentis sin kiel Rosa Junk: "ne havante patrujon, mi trovis patrujon: estas Esperantujo!" (1905), kaj volis puŝi la aferon tiom, ke ekestu Esperantistejo -- jen plursemajna kunloĝado en esperanto-vilaĝo post UK, jen efektiva esperantlingva ŝtato (ambaŭ projektoj el 1907, kaj ambaŭ varme aprobitaj de Zamenhof). Se la interna ideo estas nur mondpercepto, ĝia ideologia apliko lasus liberan spacon por vasta paletro: de la ekumenisma kristanismo ĝis la posta sennaciismo. Efektive, en la Esperanta Civito la percepto pri komuna identeco bazita sur la lingvo lasas la individuojn liberaj grupiĝi laŭ malsamaj politikaj orientiĝoj, demokratie. Zamenhof transiris la sojlon de la interna ideo, por proponi religian partion: kvazaŭ lia idealo estus speco de homarana umao.

La semajnfino esploris ankaŭ la rilatojn inter la zamenhofa penso kaj la framasonaj idealoj, liajn kontaktojn kun bahaismo, kelkajn ekzegezajn demandojn kun ankaŭ filologiaj referencoj. Eseoj estos rezervitaj al la revuo "Literatura Foiro".

[HeKo 316 4-B, 26 nov 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0547 s s