Esperanta Civito

Nefermita letero el Armenio al la UEA-estraro

18an de januaro 2013

Multestimataj estraranoj de UEA!

Mi sincere proponis al eksprezidanto, ĉeforganizanto de la Mezorienta Esperanto-Kunveno (MOEK) s-ro Renato Corsetti, por ke la 6a MOEK okazu en Armenio, li konsentis kaj mi ekkomencis prepari la programon (loĝado, ekskursoj ktp), mi eĉ kreis emblemon por MOEK.

Mi sendas al vi mesaĝojn de s-ro R. Corsetti kaj mi. En la turisma itinero estis inkluzivita ankaŭ vizito al Muzeo de Genocido kaj Monumento memore al armenaj 1,5 milionoj da viktimoj (interalie la sama ekskurso estis inkluzivita en la programoj de IES-1 kaj IES-2, pri kiu neniu protestis – male…). Li eĉ ne enmetis en retpaĝon de MOEK aliajn fotojn, materialojn pri ekskursoj kaj eĉ emblemon!

Ĝis ĉirkaŭ du monatoj antaŭe mi sciis, ke UEA estas neŭtrala, ne politika organizaĵo kaj Esperanto servas al la paco; bedaŭrinde hodiaŭ mi ne pensas tiel, ĉar tion argumentis eksa prezidanto de UEA s-ro R. Corsetti.

Mi petas Vin nuligi MOEK-6 en Armenio: kiel mi jam skribis al s-ro R. Corsetti, MOEK havas sian konstantan lokon-landon kaj konstantan lokan organizanton.

Mi esperas vian justan komprenon.

Plej amikajn salutojn al vi ĉiuj,

Eksa prezidanto de AEU, eksa loka organizanto de MOEK-6
(Susanna Baghdasaryan)

[HeKo 527 7-A, 4 mar 13]

Armeno pri la armena genocido, 12 februaro 2010:

De post multaj jaroj ni aŭdas la saman refrenon flanke de la gvidantoj de niaj komunumoj:  "Ke la Turko agnosku nian genocidon." Mi havas kelkajn demandojn kaj petas ilin respondi.

Ni diru ke la Turko, mirakle, agnoskas la genocidon de 1915. Ni tiam postulus reparaciojn. Kiel kaj inter kiuj tio estos dividita, kaj laŭ kiuj principoj? Ĉu tiuj de la tradiciaj politikaj partioj? Ĉu inter la tradiciaj eklezioj? Po kelkaj dolaroj al ĉiu armena kapo? Aŭ inter ili mem (la gvidantoj) po kelkaj miliardoj individue.

Ni postulus la landojn de okcidenta Armenio. Ni diru ke, mirakle, ili estus al ni donitaj. La dek ok milionojn da kurdoj, ĉu ni volas lasi ilin tie aŭ forpeli?

Ĉu ci havas respondon al ĉi tiuj demandoj? Mi, sincere, konfesas ke mi ne havas respondon. La gvidantoj mem ne havas respondon, sed ili ŝajnigas havi. Ilia kutima parolo estas: "Unue ili agnosku, due ili donu, trie ni decidos kion fari".

La gvidantoj [de la armenaj komunumoj] scias tre bone, ke je la grekaj kalendoj realiĝos tio kion ili atendigas al ni, sed pormomente ili volas plene kontentigi siajn ambiciojn, flanken lasante la urĝe solvendajn problemojn, deturnante la atenton de la nacio el la haltigendaj damaĝoj kiuj kaŭzas la pereon de la diasporo, la disipadon de la komunumaj riĉaĵoj kaj la subpremon de Armenio fare de ĝiaj krimaj regantoj.

subskribis Yenovk Lazian
(kun israela pasporto, loĝanta en Francio; esperantisto ĵus aliĝinta al alia lingvoprojekto)



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0576 s s