Esperanta Civito

Plia esperanto-klubo en Budapeŝto!


Fajszi Amika Rondo ĝojas pro la inaŭguro de nova esperanto-klubo en Budapeŝto, fondita en la 23a distrikto (Ujbuda) danke al la iniciato de s-ino Júlia Timár kaj ŝiaj gekursanoj en la Komuna Domo de Albertfalva.

Kulturan programon kontribuis tri geartistoj: Perlo Miela, László Garamvölgyi kaj Anjo Amika. Krom kantoj el la repertuaro de la kadeso "Harmoni' ", ili prezentis du instrumentajn melodiojn: Turka Marŝo kaj Tiko-tiko. Perlo ludis la melodiojn per metalofono, gitarakompanis László. Ili havis grandan sukceson.

Al la duopo aldoniĝis Anjo Amika kun kvar kantoj: "Mi volas danki vin" de Georgo Handzlik; "Kvankam ni virinas" de Suzana, gitarludis László; "La Esperanto-knabino" de Nikolin' (Anjo mem gitarludis); kaj ario por du voĉoj de Gioacchino Rossini: "Kato duopo", interpretita de Perlo kaj Anjo. Ankaŭ tiu ĉi programero havis grandan sukceson.

Júlia dankis pro la kultura programo kaj invitis  viziti la klubon ĉiun unuan ĵaudon de la monato. La geartistoj gratulis la iniciantinton por fondi la klubon, al kiu ili deziris multe da sukceso. Du el la tri artistoj havas la esperantan civitanecon, nome Perlo Miela kaj Anjo Amika.

Ĉeestis interalie du estraranoj de Hungaria Esperanto-Asocio.

[HeKo 528 2-B, 7 mar 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0391 s s 
  Total: 0.0527 s s