Esperanta Civito

Renkontoj kun legogrupoj kaj poetoj en Malago

Legogrupo de asiduaj vizitantoj (plejparte sinjorinoj) de la publika biblioteko en Malago Orienta aŭskultis kun intereso 21 marto 2013 prezenton pri nia lingvo fare de d-ino Perla Martinelli, sekretario de Esperanta Naturamikaro. La naturamika Esperanto-Domo situas je ducent metroj de la biblioteko.

La publiko tiel multe interesiĝis pri esperanto, ke la biblioteko gastigos A-kurson dum la venontaj semajnoj. Sen. Julio Herrero, prezidanto de ENa, helpis per la realigo kaj multobligo de informilo en la hispana. Estas rimarkinde, ke parto de la libraro de la Esperanto-Domo estos deponita (kaj katalogota) en la sama institucio.

Hodiaŭ c-ino Martinelli prezentis esperanton ankaŭ al klubo de poezio (plejparte viroj), kiu invitis ŝin al sia ordinara kunveno. La klubo petis profundigon de la temo, specife pri la esperanto-poezio. Tion faros sen. Giorgio Silfer venontmonate.

Intertempe rondeto de tempobankaninoj sekvas A-kurson ĉe la Esperanto-Domo mem.

En la rilatoj kun najbaraj institucioj estas rimarkinda plia sukceso: la distriktejo disponigos senpage salonon de la junulara domo, kaze ke ENa bezonos pli vastan lokalon pri ekzemple pli ol 15-persona seminario.

[HeKo 528 8-B, 23 mar 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0525 s s