Esperanta Civito

Silfer kaj Tresoldi prelegas en IJF

D-roj Giorgio Silfer kaj Roberto Tresoldi estas la ĉefaj prelegantoj en la Internacia Junulara Festivalo kiu disvolviĝas en Ostuno (Apulio) dum la paska semajno, per la organizo de Itala Esperantista Junularo. Aŭ almenaŭ ili estas la solaj kiuj efektive pritraktas la festivalan temon "Esperanto, why not?", provoke celanta la kaŭzojn de la (parta) malsukceso de esperanto laŭ la tradicia finvenkismo.

D-ro Tresoldi priskribis la feblojn de la tradicia strategio komparante la sorton de nia lingvo al tiu de la indonezia, ankaŭ interpopola helplingvo, kvankam kun regiona karaktero. Estas rimarkinde ke al esperanto mankis la sociaj konjunkturoj kiuj kaŭzis la sukceson de la indonezia, sed ankaŭ mankis la pli-malpli intenca glotofagio kiu karakterizas tiun azian fenomenon.

Sen. Giorgio Silfer gvidis du studgrupojn pri la historiaj misoj de esperantismo. En la unua li komparis la politikajn (ne)poziciojn de la esperantistaro kun tiuj de la cionistoj dum la tri mondmilitoj. Nur en la dua la esperantismo klare situis ĉe la flanko de la venkintoj. En la unua ĝi rolis ambigue: parte kiel paralelaĵo de la Ruĝa Kruco (UEA de Hodler), parte kiel propagandilo por la Centraj Imperioj (tiom ke ekzemple en Italio ĝi eniris la liston de la malpermesataj lingvoj fare de la milita cenzuro). Dum la tria (aŭ malvarma) milito la esperantismo plej ofte koincidis kun Orienta Eŭropo, Popola Ĉinio, Vjetnamio, Kubo: tio daŭras ankoraŭ nun ĉe UEA. Aliflanke, inter la venkintoj, ĉiam situis la anglelingvaj grandpotencoj.

Rilate al cionismo, sen ajna juĝo ol la pure geopolitika, estas rimarkinde ke la palestinaj antagonistoj estas la solaj araboj kiuj ĉiam situis flanke de la malvenkintoj: dum la unua mondmilito (la solaj kiuj apogis la Otomanan Imperion), dum la dua (la granda muftio de Jerusalemo estis persona amiko de Himmler) kaj dum la tria (pro la apogo de la sovetia bloko).

En la dua studgrupo sen. Silfer okupiĝis pri la eraroj en la organiza filozofio kiu karakterizis la esperantismon ekde la originoj. Kial unue oni rifuzis havi internacian organizon, kial poste oni elektis centralisman modelon, kial la rekta demokratio de la unuaj Universalaj Kongresoj transformiĝis al delega (ekde 1911) kaj poste pli kaj pli al restrikta kupolo. Laŭ la preleganto Esperantio bezonis apliki federisman modelon, kiun adoptis nek la laborista nek la burĝa movadoj (nek SAT, nek IPE, nek UEA, nek IEL), sed nur la Esperanta Civito.

[HeKo 529 5-A, 31 mar 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0561 s s