Esperanta Civito

Literatura agnosko celebrota en Rejkjaviko


La 10an de septembro 1993 la PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo agnoskis esperanton literatura lingvo. La tiamaj reprezentantoj de nia literaturo, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, partoprenos en la venonta PEN-mondkongreso en Rejkjaviko, kaj samtage organizos akcepton por la gekolegoj, por celebri la dudekan datrevenon de tiu evento.

"Ke esperanto estas lingvo taŭga por komunikado, tion la mondo agnoskis jam en 1905, nur dek ok jarojn post la Unua Libro; sed multe pli longa estis la vojo de 1909 al 1993, inter la agnosko pri literatura lingvo ĉe la esperantistaro kaj tiu ĉe la neesperanta verkistaro: kurioze, ke ambaŭfoje en Iberio -- Barcelono kaj Santiago" diris sen. Giorgio Silfer, memorante pri tiu mondkongreso.

La akcepto pri esperanto, tra la akcepto de Esperanta PEN-Centro, ne estis unuanima: estis kvar voĉoj kontraŭaj (interalie de la angla kaj de la japana delegitoj, sed la Japana PEN poste kontestis tion). La enkonduka subteno venis de la Centroj svisitala, skota kaj itala, kun la forta apogo de la PEN-prezidanto, la hungara verkisto György Konrád (kun kiu parolis c-ano István Nemere).

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 530 5-B, 21 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0558 s s