Esperanta Civito

Tro da verkistinoj estas persekutataj


Ĉiujare la PEN-Komitato por verkistoj en prizono kalkulas milon da kazoj de persekuto. En 2012 ili estis 877, inter kiuj ankaŭ virinoj, murditaj, enkarcerigitaj, minacataj de diktaturoj, koruptitaj reĝimoj aŭ armita krimularo.

En Meksiko Susana Chavez Castillo, Ana Maria Marcela Yarce Viveros, Rocío González Trapaga, Regina Martinez: ĵurnalistinoj kaj verkistinoj strangolitaj kaj ĝismorte frapitaj.

En Hindio publicistino Chaitali Santra, mortigita de bombopakaĵo hejmen sendita.

En Vjetnamio la patrino de la blogoĵurnalistino Ta Phong Tan sin mortigis per fajro, por altiri la atenton al la enprizonigo de sia nur 15-jara filino.

En Pakistano Malala Yousafzai, la 14-jarulino protestinta por la rajto de gejunuloj je kleriĝo, estis viktimo de kruelaj talebanaj atakoj.

Kiam oni denuncas la subpremadon kontraŭ virinoj, la konfiskadon de la terenoj de kompatindaj kamparanoj kaj la ofte ne akcepteblaj laborkondiĉoj de ekspluatatoj, la denuncantoj suferas pro atakoj, ofte mortigaj.

Per rozo kaj kandelo en la Esperanta Civito ni omaĝu al tiuj kuraĝaj virinoj, kies morto restas preskaŭ ĉiam ne punita, kaj por ili ni diru ne al presekuto kaj violento.

(fonto: PEN Internacia, Chiara Macconi)

[HeKo 530 6-B, 22 apr 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0784 s s 
  Total: 0.0928 s s