Esperanta Civito

Embarasa malprudento de Kosmo kaj Vergara

Plia stumblo por la projektagentejo Kosmo, mastrumata de Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini, post la problemoj kun la direktoro de Universala Esperanto-Asocio, kaj la kampanjo kontraŭ Kosmo, orkestrita de la skandalgazeto "Libera Folio". Estas menciinde, ke ankaŭ Feminisma Esperanta Movado restis seniluziigita de Kosmo, ne pro la tre alta maklero, sed pro ĝia malsufiĉa profesieco.

La malsufiĉa profesieco ĵus montriĝis denove en la malprudento kaj de Kosmo kaj de Juan Antonio Vergara, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista. La kutima skandalgazeto lastatempe titolis "ISAE falsis registrajn informojn pro mongajno". Vergara kaj Maurelli (mem sekretario de ISAE) agnoskis tute blufan registradon de ISAE ĉe la nederlanda aŭtoritato, eĉ kun fikcia estraro kaj falsa statuto, por ke ISAE povu partopreni en projekto financota de Eŭropa Unio. Projekto perata de Kosmo.

ISAE estas faka asocio aliĝinta al UEA, kaj la konduto de Vergara-Maurelli-Casini embarasas Roterdamon: "Kompreneble estas malaprobinda la fakto ke, por ricevi financan avantaĝon, oni deklaras al oficialaj instancoj falsajn informojn" diris publike Osmo Buller, UEA-direktoro. Des pli ke "pri la proceduro helpis la UEA-oficisto, kiu prizorgas la rilatojn kun la Komerca Ĉambro. Li agis en bona fido laŭ mia pli frua promeso helpi al ISAE, se ĝi volos registriĝi. Pri la "novaj" funkciuloj de ISAE mi eksciis nur poste" konkludis Buller.

En la blufo kaj falsado ĉe la nederlanda aŭtoritato envolviĝis ankaŭ Katalin Kováts, akademianino: ŝi membras en la fikcia estraro de ISAE (nur dupersona!), laŭ la akto de la Komerca Ĉambro.

[HeKo 531 6-A, 3 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0576 s s