Esperanta Civito

OIK pivoto ene de direktivo Rogora?

Estas preparata la propono modifi direktivon Rogora pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo en Esperantio, tiel ke la pivoto ne plu estu la Biblioteko de Interlingvistiko ĉe universitato IULM en Milano, sed la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto.

La milana biblioteko ne plu respektas ĉiujn klaŭzojn de la direktivo, specife "esti alirebla al la publiko laŭ konata kalendaro", ĉar laŭ lastatempa komuniko de c-ano Andrea Montagner, dungito ĉe IULM, ĝi situas en loko ne plu alirebla al la publiko "pro motivoj de sekureco".

Aliflanke, OIK ne plenumas komplete la saman klaŭzon, ĉar la plej grava parto de la esperanto-materialo, nome la Fajszi-kolektaĵo, estas alirebla ses horojn monate, anstataŭ ses horojn semajne.

Same kiel IULM, OIK estas biblioteko kun deponrajto, kadre de KIBS. La pivoteco estas aparte rimarkinda, kadre de eventuala financado de EU-instancoj, ekzemple por internacia simpozio pri esperanto-bibliotekoj.

Kiam la propono estos liverita, ĝi estos submetata al la vickonsulo pri kulturaj aferoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski, por ke li esprimu opinion nome de la Kapitulo: la opinio de la Kapitulo estas necesa sed ne devontiga. Sekve la parolo iros al la Forumo. Probable la asembleo de la paktintoj kiu voĉdonos pri la amendo al la direktivo estos tiu kunvokota al Burundio en novembro 2013.

[HeKo 531 9-C, 7 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0469 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0662 s s 
  Total: 0.1131 s s