Esperanta Civito

Grava kulturpolitika debato en la senata sesio

Propono de rezolucio prezentita de sen. Dieter Rooke (ruĝa grupo) vekis gravan kulturpolitikan debaton ene de la Senato, dum la hieraŭa sesio en Budapeŝto. La propono fontis el malkontento de sen. Rooke post respondo de la vickonsulo pri informado, sen. Julio Herrero, koncerne la kanton "La standardo lanke-verda", prezentitan de Anjo Amika en Malago, okaze de la inaŭguro de la tiea Esperanto-Domon, la pasintan oktobron.

La Konsulo adoptis, nome de la Kapitulo, la vidpunkton de sen. Herrero, kaj petis Anjon Amikan rekanti en la sesio tiun kanton, por ke la Senato orientiĝu precize pri la protesto de la ruĝa opozicio. En sia prezento pri la rezolucipropono, la ruĝa senatano emfazis la neceson ke ĉiuj tekstoj al kiuj oni referencas estu nur en esperanto.

Petinte la parolon, sen. Anna Bartek draste kontraŭis la proponon Rooke, argumentante ke li ne konscias pri la valoro de arto: endas esperantumi ĉiun kanton utilan por la esperanta popolo, same kiel la eklezio ne skrupulis kristanumi paganajn kantojn kaj tradiciojn. Ŝi kontraŭis ankaŭ la sugeston de la ruĝa opozicio adopti La Internacion kiel esperantian kanton, ĉar ne ekzistas konverĝo pri la plej bona traduko; problemo kiu ĝenas la same adoptindan Himnon al la ĝojo, de Beethoven.

Nome de la verda grupo, sen. Walter Zelazny esprimis la dubon, ĉu entute la propono Rooke estas ricevebla. Certe ĝi kontraŭas la laikan koncepton de arto, kaj igus nin malflekseblaj rilate al artaj valoroj.

Sen. Giorgio Silfer aliĝis al la ĵusa kritiko kontraŭ la koncepto (tipe markisme-leninisma) de heteronomio en arto, por kiu implice pledas la ruĝa opozicio. Li tamen trovis tute oportuna la decidon de la Konsulo entagordigi la rezoluciproponon. Efektive, trans la ŝajne prioritata zorgo pri nia muzika kulturo, la rezolucio devigas al debato pri lingvopolitiko en Esperantio, pro sia atako kontraŭ etnismo. 

Tiurilate en Esperantio ekzistas almenaŭ tri lingvopolitikoj: tiu de UEA, inspirita de la UN-strukturado de la mondo laŭ naciŝtatoj -- al ĝi parte referencas ankaŭ TEJO; tiu de la esperantaj katalunistoj, kiu draste kontraŭas tiun de UEA; kaj tiu raŭme orientita, kiu konsideras etnismon pozitiva faktoro kadre de mondfederisma perspektivo. Ne hazarde la Esperanta Civito petis la aliĝon al UNPO, la organizo de nereprezentitaj popoloj. Konklude sen. Silfer invitis la ruĝan opozicion repreni sian proponon, por eviti baloton kiu maakrus ĝin.

La Konsulo tamen proponis alian solvon, nome la nebaloton kaj la kreon de senata komisiono kiu studu la temon. La Senato akceptis ĉi tiun proponon: la komisiono konsistas el Conde Rey, Trifonĉovski kaj Zelazny por la majoritato, Bartek  kaj Rooke por la opozicioj.

[HeKo 533 2-C, 25 maj 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0825 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.1267 s s