Esperanta Civito

Fondumo Blas Infante, federisma referenco

Hodiaŭ tagmeze la vicprezidanto de Fondumo Blas Infante, adv. Pedro Ruiz-Berdejo Gutiérrez, akceptis oficiale du membrojn de la Kapitulo de la Esperanta Civito, vickonsulojn sen. Giorgio Silfer kaj c-inon Perla Martinelli, en la sidejo de la fondumo, admirinda domo kun impona patio en Sevilo, fakte la dua domo en la urbo laŭ antikveco, per kadastra atesto el la dektria jarcento.

La domo entenas kontorojn, kunvenejon, bibliotekon. Ĝi plene taŭgas por la celo de la fondumo, nome la flegado de la historia andaluzismo laŭ la idealo de Blas Infante. Ĉi tiu hispana politikisto, respublikano mortigita de frankistoj, estas unu el la majstroj de la federisma ideo: bedaŭrinde liaj vivo kaj verkaro ne estas sufiĉe konataj ekster Hispanio, sed li meritus lokon en la eŭropisma panteono, apud Giuseppe Mazzini, Altiero Spinelli, Richard de Coudenhove-Kalergi kaj aliaj.

Specifa merito de Blas Infante estas la kuplado de la federisma solvo por Eŭropo al la respekto de la regionaj etnoj. Tiu intuicio, kiu purigas la etnismon de ĉia tento ŝovinisma kaj secesia, samtempe estante senindulga pri ŝtata centralismo, aplikiĝis en perspektivo de socialaj reformoj. Tion interalie atestas la himno de Andaluzio, kies esperantan adapton Giorgio Silfer donacis al la vicprezidanto, mem lerninta nian lingvon junaĝe.

Legu pli en "Literatura Foiro"

[HeKo 533 7-B, 4 jun 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.4360 s s 
  Total: 0.4494 s s