Esperanta Civito

Muzea ekspozicio pri du IJKoj en Vraco


De hodiaŭ dum tuta monato estos ne vasta tamen valora ekspozicio en la regiona historia muzeo de Vraco (Bulgario), por rememorigi la okazintajn en la urbo 19an Internacian Junularan Kongreson (1963) kaj 49an IJKon tridek jarojn poste (1993).

Vraco estis la unua urbo, post Groet (kie naskiĝis T[E]JO), kiu gastigis du junularajn kongresojn. La 19a IJK estis rekorda por sia tempo, kun 550 partoprenantoj; ĝi ankaŭ kontribuis por la urbo per konstruo de nova loka infrastrukturo speciale pro la esperantista aranĝo.

La 49a IJK estis modesta (ĉefe pro la krizo en la ekskomunismaj landoj), kun 173 partoprenantoj, tamen ĝi estas rememorenda per sia elstara kultura, prelega kaj ekskursa programo (por la kultura kaj prelega signife kontribuis ankaŭ LF-koop); indas mencii ankaŭ ke ne politikisto kiel kutime, sed tri plej elstaraj E-intelektuloj estis patronoj de la kongreso: Wiliiam Auld el la pliaĝa generacio, Humphrey Tonkin el la meza generacio kaj Giorgio Silfer el la tiam pli juna generacio.

Krom la junularaj kongresoj, la ekspozicio prezentas rarajn fotojn el la diversaj periodoj de la loka E-societo “Sukceso”, same foton de Zamenhof kun la vracano Ceno Partov, faritan en Krakovo 1912.

La ekspozicio omaĝas ankaŭ la nelonge forpasintan c-anon Bojĉo Mladenov, unu el la LKK-anoj de la 19a IJK, kiu antaŭ kvindek jaroj post la kongreso fondis la unuan lernejanan E-societon en Bulgario, “Verda Raketo”.

La plej spektata loka televido elsendis matene unuhoran programon pri la kultura novaĵo, en kiu partoprenis Vanja Ĵeljazkova (kuratoro de la ekspozicio) kaj sen. Ljubomir Trifonĉovski (prezidinto de LKK de la 49a IJK en 1993).

[HeKo 534 7-C, 20 jun 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0577 s s