Esperanta Civito

Rimarkindoj post la UEA-elektoj

Apenaŭ iom pli ol kvarono de la individua membraro interesiĝis pri la ĵusaj elektoj de la B-komitatanoj de Universala Esperanto-Asocio. Teorie en la Komitato la dekmilo da asociaj membroj restas superreprezentataj kompare kun 4.400 individuaj membroj, ĉar la proporcio estas proksimume dek je unu; tamen praktike eĉ ne 1.200 voĉoj pruvas ke la afero ne estas misproporcia. UEA ŝajnas reveni al la stato de federacio de landaj kaj fakaj asocioj, pli ol granda klubo de individuaj zelotoj. Estus la malo, se voĉdonus du trionoj de la individua membraro, ekzemple.

Apud la manko de interesiĝo pri sia interna demokratio, ĉi tiu baloto pruvas aliajn interesajn trajtojn ĉe ordinara UEA-ano. La unua estas la granda espero pri Mark Fettes, plebiscite reelektita. La unusola kandidato al la UEA-prezido post la Dasgupta-epoko ricevis plian inviton por akcepti la kronon. Ĉu li daŭre kalkulos la eventualajn dornojn en tiu krono? Probable ne: li ne povus nun seniluziigi preskaŭ 85 procentojn de la voĉdonintoj.

Dua interesa punkto estas la same plebiscita sukceso de Stefan MacGill, kies subita demisio de la ILEI-prezido vekis pli ol perplekson; sed evidente ŝajnas normale, ĉe la UEA-membraro, ke oni donas al la produktado de kvaronjara gazeto prioritaton kompare al la gvido de internacia organizo.

La tria konsidero estas la malatento pri juraj kaj etikaj konsideroj: José Antonio Vergara falsis kion li falsis, sed tute ne gravas -- ni voĉdonu por li, tria el la elektitoj. Konkludo: la averaĝa UEA-ano havas apartan kriterion pri seriozeco, kaj tiu kriterio favoras la estontan estraraniĝon de s-roj MacGill kaj Vergara.

Des pli ke (kvara interesa elemento) la elirantaj estraranoj kiuj rekandidatiĝas havis palan rezulton: nur kvara kaj kvina loko en la vico, por Barbara Pietrzak kaj Amri Wandel, kun apenaŭ trideko da voĉoj pli ol la sesa, la tute nova Dennis Keefe.

La lasta konsidero koncernas s-ron Johan Derks, la solan ne elektitan kaj la solan kiu ricevis malpli ol 50% de la voĉoj. Simple la averaĝa UEA-ano ne ŝatas internajn opoziciulojn. Derks certe ne eniros la estraron (por kiu li ankaŭ kandidatas): atendas lin trankvila tria aĝo kun nederlanda pensio en balkana lando.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 535 1-A, 24 jun 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0573 s s