Esperanta Civito

Virinoj kaj Afriko pli kaj pli marĝene en UEA


La nova estraro de Universala Esperanto-Asocio, ĵus reelektita en Islando, enhavas nur unu virinon, kaj sen gvida ofico. S-ino Barbara Pietrzak eĉ ricevis la plej malgrandan nombron da voĉoj, inter ĉiuj estraranoj.

Nur viroj do ĉe la stirilo de la asocio dum la venontaj tri jaroj, kune kun Centra Oficejo konsistanta preskaŭ nur el viroj. Ĉu alio interesa, krom la konfirmo pri tiu ĉi masklismo?

La Komitato ne reelektis la elirantan estraranon Amri Wandel, kiu kune kun Stefan MacGill iniciatis la reformon de la elektoproceduro. Li ricevis nur 21 voĉojn, kontraŭ 43 de Mark Fettes (el 43 voĉdonintoj!), kaj 37 de MacGill mem. Ĉi-lastaj estas la nova prezidanto, respektive vicprezidanto de UEA. Ili ambaŭ estis salajratoj en Roterdamo dum la lasta jarcento, kio konfirmus la tendencon ĉerpi la gvidantojn el la eksoficistaro

Diverĝa ankaŭ la sorto de du opoziciuloj: Johan Derks eĉ ne eniris la balotilon, post fiasko ĉe la elektoj de C-komitatanoj (aldone al la fiasko ĉe B-komitatanoj), dum Martin Schäffer estraraniĝis per 33 voĉoj kaj fariĝis ĝenerala sekretario. Estos interese vidi, kiel liaj organizaj ideoj kongruos kun tiuj de la ĝenerala direktoro Osmo Buller. Ĉi-lasta ekĝuos sian pension nur post du jaroj, do la tempo ne mankas por kontentigi la scivolon. Cetere, ankaŭ Schäffer estas "profesia esperantisto", dungita de Germana Esperanto-Asocio, kvankam loĝanta en Meksiko.

La estraron kompletigas la reelektita Stefano Keller kaj du pliaj ekstereŭropanoj: José Antonio Vergara kaj Lee Jung-kee. La sukceso de Vergara montras ke estis senefika la kampanjo kontraŭ li (kaj agentejo Kosmo) fare de la skandalgazeto "Libera Folio". Inter la kandidatoj, restis ekstere ankaŭ kubano, Orlando Raola.

Malgraŭ la neelekto de Raola, Ameriko tre fortiĝis en ĉi tiu estraro, kun tri rezidantoj. Ĝia progreso kontrastas la regreson de virinoj kaj de Azio, kaj la ekzilon por Afriko, post la kazo Koffi Gbeglo, "persona non grata" por Roterdamo.

La reflektoroj celas nun la novan prezidanton, kiu samtempe prezidas Esperantic Studies Foundation. Lia unua alparolo ĉe UK relanĉis lian ideon starigi ian neformalan instancon, granda pli ol la estraro sed malpli ol la Komitato, kiu estu ia organiza motoro. La statuto de UEA efektive ne antaŭvidas ion similan.

[HeKo 536 5-A, 20 jul 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0573 s s