Esperanta Civito

Projektoj por Afriko en 2007


Kvar projektoj estas plenumotaj en Afriko fare de la Esperanta Civito, jen rekte jen subsidue al paktintaj establoj, dum la nova jaro 2007.

La unua estas la informa bulteno "Afrikume", produktata de LF-koop, laŭ komisio de KCE, kiel suplemento al "Heroldo de Esperanto" du fojojn jare: en januaro kaj julio. La redaktoro estas c-ano Adjévi Adjé en Lomeo. En 2006 regule aperis la du numeroj. Eĉ se malofta kaj nur kvarpaĝa (formato A4) "Afrikume" estas tamen la sola riĉe ilustrita gazeto pri la afrika Esperantio, redaktata de afrikanoj por informi eŭropanojn.

La dua estas la partopreno de oficiala delegacio de la Esperanta Civito en la Monda Socia Forumo en Najrobo, fine de januaro: ĝi konsistos el sen. Dieter Rooke, Vickonsulo pri socialaj aferoj, kaj c-ino Etel Zavadlav. Ne estas ankoraŭ certe, ĉu tria persono partoprenos en la delegacio.

La tria estas la organizo de seminario pri la esperanto-literaturo en Dakaro, komence de julio, fare de Esperanta PEN-Centro, en kunlaboro kun lokaj esperantistoj. Krom senegalianoj, la seminarion partoprenos gec-anoj Gbeglo Koffi, Chamberline Nguefack kaj Prince Henry Oguinye, plus esperanto-verkistoj en Eŭropo. La seminario enfokusigos la futuron de la esperanto-literaturo en Afriko: kia strategio por transnacia "négritude" en lingvo nek etna nek kolonia? Krome la seminario okupiĝos pri specifa demando, nome la disvolvo de la afrika socikultura elemento en la konotacio de nia literatura lingvo.

La kvara projekto estas la Afrika Esperantologia Semajno en Buĵumburo, kiun gvidos c-ano Giorgio Silfer fine de decembro komence de januaro. La dua AfrES paŭsas la enhavon de la unua, tial ke ĝi celas la formadon de esperantologoj precipe el Burundio, Kongolando, Ruando, Tanzanio, kiuj ne sukcesis partopreni la unuan AfrES en Lomeo. Surloka referenculo estas c-ano Mushosi Birindwa, kunlaboras la paktinta establo SIPU, prezidata de c-ano Fledelique Nimubona.

(fonto: la Vickonsulino pri la Tria Mondo)

[HeKo 317 3-C, 5 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0620 s s