Esperanta Civito

Kunvenis la redakta stabo de "Literatura Foiro"

La redakta stabo de "Literatura Foiro" havis fizikan kunvenon hodiaŭ en Budapeŝto, ĉe la legacio de la Esperanta Civito. Krom la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski, ĉeestis multaj konstantaj kunlaborantoj: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, György Nanovfszky, Làszlò Radacsy, Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj redaktoro de "Heroldo de Esperanto", Anna Bartek. Escepte de unu el ili, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon.

La kunvenintoj longe pritraktis la kulturpolitikan strategion, sed ankaŭ la grafikon kaj aliajn eldonajn demandojn, interalie la aperoftecon. Estis konstatita la neceso plifortiĝi teknologie.

Fine, la kunveno decidis ke du stabanoj (c-anoj Silfer kaj Zelazny) havos konstantajn renkontojn skajpe kun la ĉefredaktoro, subtene al lia laboro.

[HeKo 538 5-B, 29 aŭg 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0576 s s