Esperanta Civito

La orienta legacio ekde nun aktiva

La dua legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita hodiaŭ en Budapeŝto. Ĝi situas en centkvadratmetra apartamento, prizorgata de Fondumo Pro Esperanto kiel regio, kun direkcia salono, vasta dormoĉambro, manĝosaloneto, kuirejo, agrabla enirejo, duoblaj higienaj servoj kaj du magazenetoj. La apartamento estas ankaŭ la oficiala adreso de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto.

La inaŭguron partoprenis pluraj Civitaj geparlamentanoj, eminentaj hungaraj esperantistoj kaj reprezentantoj de neesperantistaj institucioj kun kiuj la Esperanta Civito aŭ ĝiaj paktintaj establoj havas gravajn rilatojn, interalie PEN-Klubo kaj Landa Fremdlingva Biblioteko.

Post la bonvenigo de la prezidanto de FAR, c-ano György Nanovfszky, festparoladis la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey. "La malfermo de ĉi tiu sidejo ne signifas ke aliaj referencaj areoj perdas je graveco, sed ke la Esperanta Civito strukture fortikiĝas en centra kaj orienta Eŭropo, laŭ strategio pri kiu morgaŭ niaj korespondantoj diskutos dum specifa seminario" emfazis la Konsulo.

Spertuloj pri la situacio en Hungario, Pollando, Bulgario, Ruslando, baltaj respublikoj fakte kunvenos dum la morgaŭa tago, por unua difino de la linioj de subsidueco laŭ kiuj la Kapitulo agos, tra la legacio, por la interesoj de la paktintoj en la koncerna areo.

Bondeziran saluton de la hungara esperantistaro alportis d-ro Endre Dudich, vicprezidinto de Hungaria Esperanto-Asocio. Al pluraj interesaj demandoj de la ĉeestantoj respondis, laŭ siaj kompetentoj, la diversaj membroj de la Kapitulo.

La inaŭguron fermis ne luksa sed tre agrabla regalo.

[HeKo 538 6-C, 30 aŭg 13]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0176 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0615 s s