Esperanta Civito

Nova prezidanto por Bulgara Esperanto-Asocio


Boris Gaĝanov el urbo Velingrad estis elektita kiel prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio dum la 65a kongreso hodiaŭ finita en urbo Sliven.

En la Estraro restas Maja Gorova (filino de la iama prezidanto de BEA kaj honora membro de UEA Hristo Gorov, konata en la proletaj literaturaj medioj de la 1930aj kiel Hrima) kaj Georgi Mihalkov (ĉefredaktoro de la revuo "Bulgara Esperantisto"), novaj estraranoj estas Veselka Kamburova (aktivulino en IFEF) kaj Sneĵinka Angelova (prezidantino de la Esperanto-societo en Vraco).

Rimarkeblas, ke en la nova kvinmembra Estraro plimultas virinoj. Ekster la Estraro restas la ĝisnuna membro Petar Todorov, longjara prezidanto BEA kaj iama estrarano de UEA: la fakto de li daŭre gvidas la firmaon "Globus", kie BEA perdis duonon de la kapitalo sed gardas almenaŭ la duonon de ĝi, metis lin ekster la kandidatliston por prezidanteco de BEA, pro konflikto de interesoj laŭ la leĝoj en Bulgario.

La alia kandidato por prezidanta posteno en BEA, la ĝisnuna gvidanto de la Asocio prof. Boĵidar Leonov, malgajnis la baloton nur per unu voĉo, sed kompense estis elektita kiel honora prezidanto. La kongreso pasis en streĉa atmosfero, ne mankis tre akraj personaj atakoj de ĝisnunaj estraranoj al Leonov; klariĝis ke ene de la gvidorgano estis konfliktoj dum la lastaj tri jaroj, pro kiuj Georgi Mihalkov abdikis de la Estraro fine de la pasinta jaro, sed nun li revenas laŭ propono de la nova prezidanto Boris Gaĝanov. Fortaj estis la vortoj de delegitoj kaj gastoj de la kongreso pro la nekontentiga nivelo de "Bulgara Eesperantisto", sed la reelekto de Georgi Mihalkov en la Estraro stopas proponojn pri ŝanĝo de la nuna ĉefredaktoro: simple mankas alia por fari tiun laboron.

La nemoveblaĵoj kaj la malpliiĝintaj monrimedoj estos kerno en la agado de la nova Estraro, laŭ Boris Gaĝanov. Siatempe Bulgara Esperanto-Asocio estis unu el la plej riĉaj posedantoj en Esperantio. Nun la situacio ne estas sama; ni vidos ĉu ĉiuj nemoveblaĵoj restos posedataj de la Asocio kaj la monrimedoj "ekfluos kiel plenakva rivero" dum la sekvaj tri jaroj, kiam BEA faros la sekvajn elektojn por prezidanto kaj Estraro, sed estos oldiĝinta al jam 75-80-jaruloj.

[HeKo 538 9-A, 8 sep 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0576 s s