Esperanta Civito

Nova informa strategio por "UEA interne"


Dum multaj jaroj kelkaj diskutlistoj en "UEA interne" estis libere legeblaj: ankoraŭ nun en la UEA-retejo por tiu de la Komitato estas la averto "publika por legado". Tamen tio ne plu respondas al la vero.

La nova strategio pri informado sub la prezido de Mark Fettes baras la aliron al tiuj ĝis nun liberaj kanaloj: nek pri la Komitato nek pri landa agado eblas legi novaĵojn. Kompreneble eĉ oni ne povas scii kiom da personoj aliĝis al la koncernaj listoj, male ol okazis ĝis nun.

Eblas ke Yahoo-grupoj eksmodiĝas, apud la sociaj retoj, kiel Facebook. Sed en la reto la publike alireblaj informoj pri Universala Esperanto-Asocio estas nun limigitaj je la gazetaraj komunikoj el Roterdamo, kiuj tamen malmulte sciigas pri la Komitata kaj landa agadoj.

[HeKo 539 4-A, 11 sep 13]


Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA, komentarias:
Nome de la estraro de UEA, mi ŝatus ĝustigi eldiron de Andreas Künzli en la forumo de "La Balta Ondo". La retlistoj de la komitato kaj de uea-membroj daŭre estas libere alireblaj por la publiko. Por legado oni ne devas esti membro de la grupoj aŭ ensaluti pere de Yahoo-konto. UEA ankaŭ ne intencas ŝanĝi ion tion.
Yahoo momente ŝanĝas la aspekton de la grup-paĝoj. Eventuale tio kaŭzis alir-problemon ĉe iuj personoj. Sufiĉas refreŝigi la paĝon pere de la kroziloj.
Mi do deziras al vi kaj al ĉiuj homoj, kiuj interesiĝas pri la laboro de la komitato kaj de UEA, bonan legadon.

La redakcio de HeKo respondas:
La retlisto <uea-membroj> neniam estis libere alirebla por la publiko: ĉiam necesis aliĝi.
Ankaŭ la retlisto <komitato> ekde ĉi tiu monato estas ne alirebla, markita per la avizo: "This is a restricted group".
Same ne alirebla fariĝis la retlisto <landa agado>, kiu interalie utilis por la redaktado de "Heroldo de Esperanto".
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0568 s s